Te-ceremonio
estas la kerno de la tea kulturo de Chinio. Te-ceremonio entenas
du partojn: Unu estas preparado de ujoj kaj infuzajhoj, kaj la alia
estas interna ideo, nome memkulturi pere de tetrinkado kaj levi
la ideon al filozofia medio.
Estas
multaj verkoj pri te-ceremonio de diversaj skoloj en diversaj epokoj.
Sed la preparado de infuzajho estas sama, nome chiuj eksteraj formoj
celas montri la naturan belecon de teo kaj elstarigi la freshecon
kaj aromon de la teo, sed ne nur por prezentado. La china te-ceremonio
postulas: 1. Purajn ujojn; 2. Infuzon per natura akvo, ekzemple
fontakvo, putakvo, au ech degelinta negho sur pino au umefloroj;
3. Taugan temperaturon de la akvo; 4. Bonkvalitajn ujojn. Antau
ol vershi akvon oni devas varmigi tetasojn per varma akvo au baketo,
por ke la aromo de la teo plene elvolvighu.
Chinio
-- hejmloko de teo
Mito
pri teo
Specoj
de teo
|