En
la 10-a jarcento Chinio farighis chefa diskoniganto de budhismo,
kiu originis el Hindio. Nun budhismo estas unu el la plej gravaj
religioj de la mondo.
Budhismo
originis el Hindio
Koncerne
la hindajn religiojn, oni opinias, ke la chefa religio de Hindio
estas hinduismo, kiu estas origina religio antau naskigho de Budho.
La hinda nacio origine kredis je bramanismo. Post longa transformighado
bramanismo farighis la hodiaua hinduismo. Hindio estas grava fonto
de orientaj religioj. Budhismo estas unu el la gravaj religioj prosperintaj
en Hindio.
Antau
25 jarcentoj iu princo de Hindio forlasis sian hejmon kaj post 6-jara
memkulturado farighis budho. Kaj poste en 49 jaroj li predikis al
la tuta socio siajn komprenitajn metodojn por liberigi la homojn
el morto, vivo kaj chiuj chagrenoj. Li forlasis la homan mondon
en la agho de 80 jaroj. Oni nomas lin Budho, kiu signifas, ke li
farighis iluminighinto kaj atingis la plej superan gradon de sciado
kaj klarvidado. Jen naskighis budhismo.
La
hinda nacio estis mistera kaj kompleksa jam en la antikveco kaj
en la religia kredo ghi estis pli kompleksa. Antau la komenco de
la 8-a jarcento, kiam islamanoj invadis Hindion, tie neniam okazis
religia milito. Sed post kiam islamanoj konkeris Hindion, budhismo
kaj iuj aliaj religioj estis minacataj de pereo, sed tiam budhismo
jam enkondukighis en Chinion kaj tie ghi multe disvolvighis.
Budhismo
en Chinio
Jam
en la Orienta Han-dinastio (25-220) legighis notoj pri enkonduko
de budhismo en Chinion. En la sekvantaj 500 jaroj budhismo rapide
diskonighis kaj disvolvighis en Chinio, kie ghi bone kunfandighis
kun la tradiciaj chinaj konfuceanismo kaj taoismo kaj iom post iom
naskighis chinstila budhismo kun trajtoj de la china kulturo.
Nun
budhismo havas 13 sektojn en Chinio, char surbaze de malsamaj sutroj
kaj lau malsamaj starpunktoj pluraj prestighaj bonzoj, disvolvante
sian saghon, fondis plurajn sendependajn sektojn. El ili la sektoj
Tiantai, Huayan kaj Chan bone montras la trajtojn de la china kulturo.
En la 9-a jarcento Huayan-sekto kunfandighis kun Chan-sekto kaj
en la Norda Song-dinastio (960-1127) Tiantai-sekto reviglighis,
tamen ne sukcesis en daura disvolvigho. Nun preskau chiuj budhismaj
temploj de Chinio apartenas al Chan-sekto. Kvankam viglas ankau
alisektaj bonzoj, tamen ilia origino plejparte havas ian rilaton
kun Chan-sekto.
En
la proksima pasinteco aperis 4 plej eminentaj bonzoj en Chinio.
Ili estis majstro Hongyi (1880-1941), kiu chiam severe observis
la budhisman disciplinon; majstro Yinguang (1861-1940), kiu chiam
pie recitis budhismajn sutrojn; majstro Taixu (1889-1946), kiu fervore
helpis la edukan aferon kaj disvastigis la budhisman doktrinon;
kaj majstro Xuyun (1840-1959), kiu estis tre eminenta en meditado.
Ili faris grandegajn kontribuojn al la china budhismo. Nun Chan-sekto
havas grandan influon ankau en Norda Ameriko.
Budhismo
en Norda Ameriko
Hodiau
en Norda Ameriko viglas multe da budhismaj sektoj, sed Chan-sekto
de Chinio estas plej influa.
Kvankam
en Norda Ameriko estas ne multe da budhistoj, tamen ili apartenas
al multe da sektoj, sed chiuj, kiuj disvastigas Chan-sekton en Norda
Ameriko, estas klaraj, ke Chan-sekto originis el Chinio.
Majstro
Dulun flugis al San-Francisko antau 16 jaroj kaj tie li rikoltis
grandan sukceson en diskonigo de budhismo. Li estas dischiplo de
majstro Xuyun. En multaj urboj en la okcidenta chemara regiono de
Usono li konstruigis templojn kaj fondis budhisman seminarion. Dekoj
da bonzoj lernis de li memkulturadon. Che la orienta marbordo de
Usono chinaj bonzoj fondis budhisman Dajue-templon.
Budhismo
diskonighis en Azio
En
Hindio budhismo diskonighis al tri regionoj en tri periodoj. En
sia komenca periodo ghi enkondukighis al Sri-lankao kaj Birmo kaj
en la meza periodo al internaj lokoj de Chinio kaj en la lasta periodo
al Tibeto. En tiuj regionoj budhismo dividighis en tri partojn,
t.e. majahanon, hinajanon kaj sekretan sekton. Poste budhismo enkondukighis
de Chinio en Koreion kaj Japanion.
Rilataj
artikoloj:
Chan-kulturo
de Chinio
Hongyi
kaj kaligrafio
|