Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Akvosistemo de Pekino (I)

Historio de la akvosistemo de Pekino

de LU ZHONGMIN

     Pekino estas urbo, al kiu serioze mankas akvo. Tie la pokapa akvokvanto estas nur okono de tiu de Chinio kaj 1/32 de tiu de la tuta mondo. Akvo estis granda problemo malhelpinta disvolvighon de la urbo en pluraj dinastioj.

     Sed antaue en Pekino estis multe da riveroj kaj lagoj. Ech hodiau multaj loknomoj de tiu urbo havas ian rilaton kun rivero, lago kaj ponto. Pekino estis konstruita che rivero. Antau pli ol 2 mil jaroj, Jicheng (nun Pekino) aperis ghuste che la rivero Yongding. Meze de la urbo estis aro da lagoj. Nun en la urbaj kvartaloj kun 1040 kvadrataj kilometroj fluas 30 riveroj grandaj kaj malgrandaj kun totala longeco de 336 km, kaj estas 26 grandaj kaj malgrandaj lagoj kun areo de 600 hektaroj. En la historio ili ludis gravan rolon por transporti grenon al la chefurbo, konservi akvon, dreni superfluan akvon che inundo kaj rezisti kontrau fremdlanda invado.

     En 1292 por solvi la problemojn pri akvo kaj transporto en Yuan-dinastio (1206-1368), 20 mil soldatoj kaj civiluloj gvidataj de hidrologo Guo Shoujing laboregis tutan jaron kaj fosis kanalon 84 km longan, dank' al kiu la gren-transportaj shipoj el la suda parto de Chinio povis rekte atingi Jishuitan-lagon en Pekino. Tiam multe da shipoj kolektighis en Pekino, tio tre ghojigis la imperiestron, kiu donis la nomon Tonghui-rivero al la nove konstruita kanalo de Jishuitan ghis la Granda Kanalo. Post tio la greno kaj aliaj varoj de la suda parto de Chinio senchese transportighis al Pekino per la kanaloj, kiuj kontribuis al prosperigho de la chefurbo kaj imponigho de la Imperiestra Palaco.

     La riveroj, chirkauantaj la chefurbon kaj kunligantaj la lagojn Jishuitan, Beihai, Zhonghai kaj Nanhai, formis la bazon de la akvosistemo de Pekino kaj plibeligis la antikvan urbon.

Malprospero de la akvosistemo de Pekino
Ordigo de la akvosistemo de Pekino