Fama china verkisto Laoshe iam verkis novelon "Fosajho Longxugou"
kaj poste oni adaptis ghin al filmo. Sur la ekrano vidighas jenaj
scenoj: Malaltaj kaj kadukaj kabanoj che la mallargha strato, apud
kiu malbonodoris malpura fosajho 13 km longa. Pro shtopigho de shlimo,
la malpura akvo fluis eksteren, mortintaj katoj kaj hundoj, fekajho
kaj aliaj malpurajhoj shvebis sur la akvo. Che pluvego malgranda
knabino glitis en la akvon kaj englutighis de la akvo. Jen vera
historia sceno de la suda parto de Pekino antau 1949.
Post kiam naskighis la nova Chinio en 1949, la urbo faris tri grandskalan
bonordigon de la akvosistemo de la urbo, konstruis la akvokonservejojn
Guanting kaj Miyun kaj fosis la akvokondukajn kanalojn Yongding
kaj Jingmi, dank' al ili la akvokvanto de la urbo estis garantiata.
Sed
pro grandskala industria konstruado en la 50-aj jaroj de la 20-a
jarcento, malkonstruo de urbomuroj kaj konstruo de subtera fervojo
kaj stratoj en la 60-aj jaroj en multaj lokoj de Pekino la riveroj
ebenighis. En la 70-aj jaroj en la orienta antauurbo de Pekino la
malpura akvo serioze poluis la medion. De post la 80-aj jaroj pro
drasta pliigho de alilokaj migrantoj la urbaj kvartaloj rapide dilatighis.
La riveroj kaj lagoj estis serioze poluitaj kaj iuj el ili farighis
malbonodoraj kaj serioze shlimighis.
Historio
de la akvosistemo de Pekino
Ordigo
de la akvosistemo de Pekino
|