Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Akvosistemo de Pekino (I)

Ordigo de la akvosistemo de Pekino

de LU ZHONGMIN

     Komence de 1998 lau la propono de 225 popolaj reprezentantoj la pekina registaro faris decidon plimultigi investon por bonordigi la akvosistemon kaj reaperigi la fizionomion de la antikva urbo.

     Aprile de la sama jaro komencighis sinteza bonordigo de la akvosistemo de la urbo. La projekto koncernis riverlitojn 50 km longajn kaj 13 lagojn. Tiam ekfunkciis grandaj modernaj traktejoj de malpura akvo.

    Post kelkjara penado nun en la urbaj kvartaloj la riveroj kaj lagoj kune kun iliaj bordoj farighis ideala loko por ripozo de la pekinaj loghantoj. Matene kaj vespere en ombro de arboj oni kuras, dancas kaj faras aliajn sportojn au simple ripozas. Sur la riveroj chirkau la urbo de tempo al tempo vidighas antikvecaj plezurboatoj kaj jaktoj. La belaj riveroj estas utilaj ankau al la dombiena industrio. Enketo montras, ke 79% de la dom-achetantoj opinias, ke akvaj pejzaghoj estas necesaj por luksaj loghdomoj.

     Vicdirektoro de la Pekina Hidrologia Buroo s-ro Sun diris: "Antaue la malbonodoraj kaj malpuraj riveroj forigis de si multajn urbanojn, sed nun reklarighinte ili denove altiras al si homojn. Oni montras pli grandan atenton al protekto de la riveroj kaj lagoj. Nun ni chiutage ricevas multajn rimarkigojn de la loghantoj, ili atentas tiuflankajn planojn kaj denuncas tiujn, kiuj detruas riveron kaj malpurigas akvon. Nun plifortighis la konscio de pekinanoj pri akvoshparo kaj protekto de la akvosistemo.

Historio de la akvosistemo de Pekino
Malprospero de la akvosistemo de Pekino