Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

 

 

 

 



Akvosistemo de Pekino (II)

Plezurveturo sur rivero de Pekino

de LU ZHONGMIN

     Vespere lunlumo kaj lampolumo reflektighis en la akvo. Sur la rivero malrapide iris plezurshipoj kun ghojaj turistoj. En la shipoj turistoj trinkis verdan teon kaj manghis bongustan kukon, ghuante la brilan lunon. Bele vestita knabino deveninta de suda Chinio lerte julante, milde interparolis kun turistoj. Sur iuj shipoj ludis muzikistoj en tradiciaj roboj kaj audighis orelplacha muziko. Chio chi impresis kiel vojagho en akvolando de la suda parto de Chinio. Sed fakte mi spertis tion sur rivero en Pekino.

     La 30-an de aprilo, 2002, kun longa sirenado movighis sur rivero jakto kaj de tiam komencighis navigacio sur la tuta akvosistemo de Pekino 50 km longa. Tio estas granda afero por la chefurbo. Preskau 100-jara maljunulo, akompanate de siaj familianoj, ghuis la spektaklon ambauflanke de la rivero, sidante sur rulsegho. "Mi neniam imagis al mi, ke mi povas vojaghi per tia shipo en Pekino," diris la maljunulo.

Por liveri akvon al Pekino kaj protekti ghian ekologian medion
Akvosistemo de Pekino en perspektivo