Mi promenis che la rivero okcidente de Pekino kaj vidis, ke la brike
masonita bordo kun skulptitaj balustradoj el blanka marmoro bonorde
staras che la rivero. Apude etendighas vojo pavimita per rughaj
brikoj kaj verdas gazono. Proksime de la rivero staras nove konstruitaj
loghdomoj altaj kaj malaltaj. Tie jam malaperis la malaltaj kabanoj
kaj rubejoj. La pejzagho estas bela, tamen monotona. La balustradoj
malhelpas homan tushon al la akvo. Antaue mi ofte biciklis kun miaj
amikoj lau la zigzaga bordo. Tiam mi povis lauvole lavi miajn manojn
kaj vizaghon che la rivero. Plorsalikoj kisis akvon, poploj alte
staris kaj libere kreskis arbedo, herboj kaj sovaghaj floroj. Tie
vivis pigoj, korvoj sur arboj kaj en la akvo naghis fishoj. Vespere
de printempo kaj somero audighis kvakoj tie kaj chi tie. El herboj
foje kaj foje saltis leporoj kaj aliaj malgrandaj animaloj. Sed
nun la bordo farighis vertikala, 1-2 metrojn alta, kaj nur malmulte
da shtupetaroj kondukas al la akvosurfaco. Tie estas malpermesite
naghi kaj kushi sur gazono.
La rivera bonordigo komencita en 1998 estis aprobita en Pekino kaj
samtempe kritikita de fakuloj, kiuj malkontentas pri masonado de
la cementa riverlito kaj bordo.
La chefa metodo de la rivera ordigo en la urbaj kvartaloj estis
masoni la riverliton kaj bordon per cemento au shtonoj kaj lau la
projekto oni forhakis chiujn arbojn che la bordo. Tion malaprobis
multaj ekologoj. Ekologia instruisto de la Pekina Universitato diris,
ke tiu metodo malhelpas interfluon de akvo kun la naturo kaj faris
la riveron artefarita cementa cisterno. Li diris, ke masoni la liton
kaj bordon de la rivero malhelpas akvajn kreskajhojn, kiuj kapablas
purigi akvon, kaj pro tio la riverakvo iom post iom perdos la kapablon
mempurigi kaj la akva kvalito malbonighas, dum forhakado de la arboj
ambauflanke de la bordo malutilas al ekologia ekvilibro kaj utilas
al kresko de infektaj mikroboj. Pro manko de akvaj kreskajhoj kaj
naturaj vegetajhoj ambauflanke de la rivero malfacile vivos la tieaj
sovaghaj vegetajhoj kaj animaloj.
Sed akvomastrumaj projektantoj opinias, ke siatempe kompleta masonado
de la Pekin-Miyun-a Kanalo estis unika elekto, char antaue la akvokonservejoj
Miyun kaj Guanting estis chefaj fontoj de la trinkakvo de Pekino
kaj poste la akvokvalito de Guanting malbonighis, Miyun-akvokonservejo
farighis la unika tersurfaca akvofonto de Pekino. "Antau la
masonado, chiujare 80 milionoj da kubmetroj da akvo tralikighis
tra la kanalo," diris vicchefingheniero de la Akvomastruma
Administracio de Pekino. Li diris ankau, ke la masonado celas garantii
akvon por homa vivo en Pekino. Lia kolego diris, ke masonado de
la riverlito malhelpas rapidan kreskon de akvaj herboj, kiuj estas
granda obstaklo de akvofluo kaj plie, sen masonado la rivervojo
farighos chiam pli largha pro akva lavado, sed ambauflanke de la
rivero konstruighis multe da altaj domoj, kaj jam ne estas spaco
por ghia ekspansio.
Oni diris, ke nun por ordigo de la riveroj oni jam lernis sperton
kaj lecionon de la du antauaj periodoj kaj donas grandan atenton
al ekologio. Nun la akvomastruma departemento faras iujn riverpartojn
kolbasformaj por pliigi areon de malsekaj parceloj kaj stradoj kun
la celo garantii la diversecon de la kreskajhoj ambauflanke de la
rivero. Oni invitis usonan akvomastruman fakulon, kiu alte taksas
ekologian riverordigon, kiel konsiliston. Tiu elektis riverparton
du kilometrojn longan por ke la natura flauro kaj malseka tero ludu
sian rolon en plibonigo de la akvokvalito, kaj tiamaniere oni shparos
la elspezon je 50% por riverordigo kompare kun kompleta masonado.
La supre menciita argumento montras, ke bonordigo de la akvosistemo
de Pekino falis en dilemon. Por la ekonomia disvolvigho kaj media
protektado oni havas multe da aktualaj problemoj solvendaj.
Plezurveturo
sur rivero de Pekino
Akvosistemo
de Pekino en perspektivo
|