Akvomastruma departemento de Pekino informis, ke por konstrui bonan
akvosistemon kaj servi al la 29-aj Olimpikoj la urba registaro faris
jenan planon, t.e. en 3 jaroj fundamente realigi la akvomastruman
modernigon de Pekino, levi la kapablon de akvomastrumado kaj kontrauinunda
reguligo; en 4 jaroj plenumi la akvosisteman konstruadon de la urbo
kaj realigi la celon, ke klara akvo de la tria rondrivero chirkauu
la urbon; en 5 jaroj fundamente plenumi la kontraupoluan laboron
de la riveroj kaj lagoj kaj realigi la fundamentan klarighon de
la riveroj kaj lagoj kaj por tio oni devas konstrui 16 traktejojn
de malpura akvo por chiutage trakti la 3.5 milionojn da tunoj da
malpura akvo, ellasita de la urbo.
Nun oni ekpraktikis la planon, ke la klara akvo de la tria rondrivero
chirkauu la urbon. La unua rondrivero, chirkauanta la Imperiestran
Palacon, jam bonordighis kaj bonordigo de la dua rondrivero plejparte
plenumighis. La akvosistemo de la tria rondrivero konsistas chefe
el Qinghe-rivero, norda kanalo en la orienta parto de Pekino kaj
Liangshui-rivero en la sudorienta parto de la urbo. Antau nelonge
oni jam komencis ordigon en iuj partoj.
Lau la plano de la urba konstruado oni konstruos grandan lagon en
la Olimpika Parko, norde de la meza akso de la urbaj kvartaloj kaj
sekve de tiu lago aperos grandaj arbaro kaj marcho, kies akvo venos
chefe el la akvo traktita en Qinghe-traktejo de malpura akvo, kaj
oni konstruos monteton el la tero akirita dum fosado de la lago
kaj faros plurajn pejzaghojn. Antau la Olimpikoj en 2008 en Pekino
aperos 24 novaj ekologiaj parkoj kaj 1500 hektaroj da akva surfaco
kaj tiam la pokapa areo de akvo en Pekino levighos de 1.4 kvadrataj
metroj al 4.2 kvadrataj metroj.
La efiko de ordigo de la akvosistemo de Pekino estas rimarkinda.
Malgrau tio Pekino restos urbo, al kiu serioze mankas akvo. La akvofonto
jam farighis unu el la gravaj faktoroj malhelpantaj la ekonomian
kaj socian disvolvighon. La Ghenerala Projekto de Pekino montras,
ke la projekto konduki akvon el sude norden estas radikala rimedo
por solvi la akvomankon de Pekino. Nun oni kondukas al Pekino chiujare
1.2 miliardojn da kubmetroj da akvo. Oni faras strechan preparon
por la meza akvokonduka projekto, t.e. konduki akvon el Yangzi-rivero
de Hubei-provinco al Pekino. En la nemalproksima estonteco akvo
senchese kondukighos el Yangzi-rivero al Pekino kaj tiam oni povos
ne nur shipe vojaghi al Pekino, sed ankau per shipo veturi al Tianjin
kaj de tie al la vasta maro kaj la antikva Granda Kanalo havos sian
novan vivon.
Plezurveturo
sur rivero de Pekino
Por
liveri akvon al Pekino kaj protekti ghian ekologian medion
|