Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

Verda revolucio en nordokcidento de Chinio (II)

Sola pasht-malpermeso ne sufichas

de GE BIAN

     La sukcesa malpermeso de pashtado montras, ke montoblokado, malpermeso de pashtado kaj brutobredado en staloj estas perspektivaj kaj profitodonaj, sed antau chio la registaro devas prizorgi la vivon de la loghantoj kaj helpi ilin solvi la malfacilojn.

     Komence de disvastigo de bredado de malgrandvostaj Han-shafoj, la registaro de Wuqi-gubernio alvokis, ke la kadroj de la gubernio kontraktu kun malricha kamparana familio pri shafobredado, t.e. chiu kadro achetu du shafojn kaj donu ilin al malricha kamparana familio, por ke tiu ilin bredu. La profito apartenas chefe al la bredanto, kiu chiujare donu al la achetinto unu shafidon. Chiu malgrandvosta Han-shafo naskas 4-6 shafidojn en unu jaro, tiamaniere la kamparanoj senriske ricevas profiton. La metodo rapide disvastighis. Por posedigi al la kamparanoj teknikon de bredado fondighis gubernia, distrikta kaj vilagha servosistemoj pri shafobredado. La gubernia registaro fondis bredejon de reproduktantaj shafoj, proponas konservi verdajn tigojn, rekomendas bonrasajn shafojn kaj instruas al la bredantoj metodojn por preventi kaj kuraci bestajn malsanojn. Krom tio la gubernia registaro establis shafajh-prilaborejon kaj grandan fridejon, kiuj rolas kiel ponto inter la shafobredantoj kaj merkato.

     Dank' al tio la pashtistoj kaj kamparanoj ricevis profiton kaj, anstatau oponi kontrau la pasht-malpermeso, varme aprobis ghin. Kamparano de Wuqi-gubernio achetis unu malgrandvostan Han-shafon kaj dum 4 jaroj vendis 23 tiajn shafojn kontrau 20 mil juanoj. Li diris: "La reproduktanta shafo estas la distrikta kaj la stalon konstruis kadroj, sed la profiton mi ricevis. Nia registaro tiel konsideras niajn interesojn. Chu estas dece ne auskulti la registaron?"

Multe da malfaciloj estas solvendaj
Shtata helpo estas urghe bezonata