Unua-pagho>> Homaro kaj naturo >> Amikoj de la naturo

Verda revolucio en nordokcidento de Chinio (II)

Shtata helpo estas urghe bezonata

de GE BIAN

    Por shanghi la tradician pashtadon necesas shtata helpo, char la lokoj malpermesantaj pashtadon plejparte estas malrichaj kun malbonaj naturaj kondichoj kaj la financa kapablo de lokaj registaroj estas malgranda.

     Por plibonigi la ekologian staton en la baseno de Heihe-rivero, Qinghai-provinco, la shtato elspezis 2.36 miliardojn da juanoj, el kiuj 104 milionoj estas uzataj por konstruado kaj protektado de la ekologia medio. Nun kvankam la ekologia bonordigo jam ricevis ian efikon en tiu loko, tamen che la fonto de la rivero superfluas pli ol 200 mil brutoj kaj loghas 3 mil homoj. Sen pashtmalpermeso la efiko de ekologia bonordigo estas malfacile akirebla.

     Gansu-provinco situas en la loko, limtushanta la Qinghai-Tibetan Altebenajhon, Leusan Altebenajhon kaj Mongolan Altebenajhon, kaj nur en iuj lokoj de ghiaj 7 gubernioj praktikighis la pasht-malpermeso. Pro speciala geografia situo la tiea stepo estas tipa. En Chinio sternighas 18 specoj da stepoj, sed sole en Gansu estas 15 specoj. Nun en Gansu 90% de la stepoj regresas. Sen shtata helpo la pasht-malpermeso en Gansu estas tre malfacila.

     Oficisto de Ningxia opinias, ke por plibonigi la ekologian medion iasence la pasht-malpermeso estas pli tauga ol cedo de terkulturado al arboplantado, kiu okazas nur en malpli ol miliono da hektaroj da kampoj, sed la malpermeso de pashtado utilas al haltigo de la regreso de centoj da milionoj da hektaroj da kampoj, kaj nun la shtato devas kiel eble plej rapide ellabori planon por la pasht-malpermeso, samkiel pri cedo de terkulturado al arboplantado.

Sola pasht-malpermeso ne sufichas
Multe da malfaciloj estas solvendaj