Dank' al la pasht-malpermeso en iuj lokoj de la nordokcidento aperis
ghojinda situacio en la tiea ekologia medio kaj brutobredado, sed
la pasht-malpermeso komplete shanghos la ekologian medion nur kiam
ghi efektivighos en la tuta areo de la nordokcidento, tio tamen
frontas grandajn malfacilojn.
Ni prenu Qinghai-provincon kiel ekzemplon. Tie la registaro faris
decidon malpermesi pashtadon komence de 2002 en la rezervejoj de
naturaj arbaroj, konstruejoj de ventoshirmaj arbaroj kaj regionoj,
kie oni realigas kontrausablan projekton, cedas terkulturadon al
arboplantado kaj herbokulturado, kaj kie serioze dezertighis la
kampoj kaj regresas la ekologia medio. Tamen pashtado estas kutimo
formita en multaj generacioj, tial escepte de la severe malpermesitaj
lokoj chie ankorau vidighas bovoj kaj shafoj herbomanghantaj.
La plej grava kauzo kushas en tio, ke oni ne trovis bonan metodon
por liberigi la loghantojn el malricheco post la pasht-malpermeso,
kaj tial garantii la interesojn de la kamparanoj kaj pashtistoj
en la pasht-malpermesaj lokoj farighis grava problemo. Por grandskale
malpermesi la pashtadon kaj garantii la enspezon de la loghantoj
estas necesaj financa kredito, scienc-teknika disvastigo, prevento
de epidemioj, merkata ekspluato k.a., kiuj nun estas postighintaj
en multaj lokoj de la nordokcidento.
Por malpermesi la pashtadon oni antau chio devas konstrui stalojn
por brutoj, ahceti bonrasajn reproduktantajn shafojn kaj havi financan
krediton, sed en nordokcidento de Chinio la malgrandsuma kredito
okupas nur malgrandan parton, kio ne povas kontentigi la bezonon
de la kamparanoj.
Krom tio, la shafoj antaue libere pashtataj povus esti atakataj
de grandarea epidemio post enstaligho. Sperta veterinaro diris:
"En la staloj pro monotona speco de furagho kaj malvasta loko
la shafoj estas tre facile atakataj de disenterio kaj aliaj seriozaj
malsanoj, tial post enstaligho oni devas fari kontrauepidemian injekton
al chiuj shafoj, sed chi tie mankas veterinaroj kaj iuj kamparanoj
rifuzas injektadon pro alta prezo."
Sola
pasht-malpermeso ne sufichas
Shtata
helpo estas urghe bezonata
|