En
la china lingvo Qinghai-lago signifas bluan maron. Ghi kovras areon
de 4426 kvadrataj kilometroj en la loko 3200 m. super la marnivelo.
Ghi estas la plej granda sallago de Chinio. En helaj tagoj ghi brilas
kiel granda spegulo, reflektanta la proksimajn neghmontojn kaj blankajn
nubojn kaj farantan ghin kaj la chielon unu harmonia tuto. Ghi entenas
tre malmulte da oksigeno kaj pro tio vivas en ghi nur malmulte da
planktono. Salo konsistigas ch. 0.6% de ghia akvo kaj la akvo 8-9
metrojn sub la surfaco estas travidebla. Eble ghuste pro tio la
lago estas tre klara. En someraj tagoj tie la meznombra temperaturo
estas 15 gradoj (C) kaj pro tio la loko estas ideala natura somerumejo.
Sed en printempo kaj vintro la kvieta lago farighas kaprica kaj
ofte furiozas ondegoj, kiuj shajne pretas engluti la insulon kaj
frakasi la rokojn. La turistoj el malproksime tre shatas ghui tiajn
spektaklojn.
Nu,
kiamaniere formighis Qinghai-lago? Geologoj konstatis, ke antau
230 milionoj da jaroj la loko, kie nun estas Qinghai-lago, estis
senlima maro, kiu ligighis kun Pacifiko. Poste, pro la multfoja
montfara movado en la epoko, kiam levighis Himalajo, la marakvo
eltirighis komplete kaj la sidejo de la maro farighis baseno sur
la vasta kontinento. Poste la riveroj kaj marchoj iom post iom kunighis
en la malalta baseno kaj formighis la nuna lago. Komence la akvo
fluis en la Flavan Riveron kaj de tie direktis sin al la maro. Poste,
pro levigho de terkrusto oriente de la lago la elirejo de la laga
akvo estis shtopita, tiam la akvo ne povis plu flui eksteren kaj
pro forta vaporumado la salo kaj aliaj mineraloj en la lago farighis
pli kaj pli densa. Tial la lago farighis finfine sallago, la plej
granda en nia lando. Antau 10000 jaroj ghi estis pli granda je triono
kaj la akvo pli alta je l00 metroj.
La
akvo de la lago devenas chefe de la proksimaj glaciriveroj. Nun
akvo el 40 grandaj kaj malgrandaj riveroj fluas en la lagon. El
ili la rivero Buha, pli ol 300 km. longa, estas la plej granda.
Ankau la akvo de tiuj riveroj devenas de la degelinta negho de la
proksimaj montoj. Nordokcidente de la lago estas 22 glaciriveroj
sur la loko pli ol 4700 m. super la marnivelo. Tio estas ilia solida
akvokonservejo. Vintre tie akumulighas abundo da negho kaj somere
ghi degelas. Tie la kvanto de la akumulinta negho egalas al 590.2
miliardoj da kubmetroj da akvo.
En
Qinghai-lago regas kontinenta klimato kaj la temperaturo shanghighas
multe. La temperaturo en julio estas pli ol 20 gradoj (C) kaj januare
ghi falas al -20 gradoj (C). Oni diras, ke tie matene oni portas
peltajhon kaj tagmeze gazon, kaj manghas akvomelonon ofte che fajro.
De novembro ghis marto kaj aprilo de la sekvanta jaro la glacio
en la lago dikas je 50-70 cm. kaj sur la glacio povas iri ne nur
homoj, sed ankau autoj.
Tie
vivas famaj gimnociprisoj (Gymnocypris przewalskii). Sur stepoj
kaj montoj pashtighas chevaloj kaj kaproj. Tie estas abundaj ankau
sovaghaj vegetajhoj kaj animaloj kaj la loko estas honorata kiel
natura zoologia ghardeno. Tie vivas mongolaj gazeloj, sovaghaj chevaloj,
kiangoj, cignoj, cervoj, moskuloj, vulpoj, marmotoj...
|