Legendo
diras, ke la drakoregho de Qinghai-lago estas juna filo de tiu de
la Orienta Maro. Li kondukis akvon el 108 riveroj tien, kie formighis
Qinghai-lago. Pro tio li faris gravan meriton kaj farighis reganto
de la lago.
La tieaj tibetnaciaj
loghantoj kredis, ke la lago formighis antau 1300 jaroj, kiam princino
Wencheng de Tang-dinastio veturis al Tibeto por edzinighi al ghia
regento Sunzamkampo. Iutage shi atingis la Monton Suno kaj Luno
en la nuna Qinghai-provinco. Shi vidis, ke tie la neghmontoj staras
unu post alia, stepoj sternighas senlime, shi subite eksuferis de
nostalgio kaj estis atakita de malghojo. Tiutempe oni sugestis al
shi: "Chu via imperiestropatro ne donis al vi magian spegulon nomatan
Suno kaj Luno. Kial vi ne uzas ghin?" La princino rememoris tion
kaj elposhigis la spegulon. En la spegulo shi vidis la belan hejmlokon
Chang'an kaj tuj elliberighis el chagreno kaj forlasis palankenon
kaj ekrajdis sur chevalo por daurigi sian vojaghon okcidenten. Sed
ekster shia atendo survoje falis teren la spegulo kaj rompighis
je du partoj. La princino ege bedauris tion, prenis unu parton kaj
lasis la alian sur la stepo, kiu poste farighis blua Qinghai-lago.
Post kiam princino
Wencheng eniris en Tibeton, multe kreskis la ekonomia kaj kultura
intershangho inter Tibeto kaj Tang-imperio. La avangardaj teknikoj
pri terkulturo, tekstilado, vin-, paper- kaj ink-farado enkondukighis
en Tibeton, kiuj ludis gravan rolon por akceli la ekonomian kaj
kulturan disvolvighon de la loko. La tibetanoj ameme nomas Wencheng
"nia hana fratino".
|