Nordoriento,
malnova industria bazo de la nova Chinio, estas regiono kun kompare
bona industria sistemo, konstruita en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de
la 20-a jarcento, kiam la china registaro asignis grandajn monsumojn
por strategiaj industrioj kaj gravaj entreprenoj. Dank' al kelkdekjara
konstruado la loko havas relative grandajn strategiajn industriojn
kaj gravajn entreprenojn kun energioj, krudmaterialoj kaj ekipajho-fabrikado,
kiuj trovighas chefe en Shenyang, Changchun, Harbin kaj Dalian.
La malnova industria bazo de la Nordoriento faris gravan kontribuon
al konstruo de la kompleta industria sistemo, disvolvigho de la
nacia ekonomio, moderniga konstruado, reformado kaj pordmalfermo,
tamen de post la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam Chinio transiris
de la sistemo de planizita ekonomio al la sistemo de socialisma
merkata ekonomio, malkashighis multe da problemoj en la ekonomia
sistemo kaj industria strukturo kaj influoj de la planizita ekonomio,
kiuj serioze malhelpis la ekonomian disvolvighon de la loko.
La
chinaj autoritatoj scias, ke por denove prosperigi la malnovan industrian
bazon de nordorienta Chinio oni devas komplete nuligi trajtojn de
la planizita ekonomio, radikale rompi malhelpon de la malnova ekonomia
sistemo kaj fari chion eblan por la kompleta, harmonia kaj daura
disvolvigho de la ekonomio de la Nordoriento kun plialtigo de la
totala kvalito de la tiea ekonomio kaj konkurenca kapablo de la
ekonomio survoje de la nova industriigo kiel la ghenerala postulo.
Por diri simple, tio estas kreado.
Shlosilo
por daura disvolvigho
Kiel
prosperigi la ekonomion de nordorienta Chinio?
|