En 1998 Chinio ekpraktikis reformadon pri distribua sistemo de loghdomoj
de la urbaj salajruloj, nuligante la sistemon de senpaga distribuo
de loghdomo kaj chiuj oficistoj kaj laboristoj devas acheti loghejon.
Por solvi la malfacilon en domacheto fare de la ne multe enspezantaj
urbanoj, la registaro decidis konstrui simplajn loghdomojn, kio
estas envolvita en la registara plano por domkonstruado. Kaj la
registaro garantias bezonon de la dombieno kaj praktikas privilegian
politikon al konstruado de tiaj loghdomoj.
La china registaro vendas simplajn loghdomojn al la ne multe enspezantaj
urbanoj, dum tiuj, kiuj enspezas multe, devas acheti komercan loghejon.
En 1998 Pekino komencis vendi simplajn loghdomojn. Chiu apartamento
ampleksas 60-80 kvadratajn metrojn kaj la prezo de chiu kvadrata
metro estas malpli ol 4 mil juanoj (8.3 juanoj egalas al unu usona
dolaro).
Lau la decido chiu, kiu volas acheti simplan loghdomon, devas esti
konstanta loghanto de la urbo kaj la jara enspezo de la tuta familio
estas malpli ol 60 mil juanoj kaj plie portempe ili ne havas loghejon
au la pokapa loghareo estas malpli ol 12 kvadrataj metroj. La urbanoj,
kiuj urghe bezonas loghejon, povas acheti ghin privilegie.
Pekino komencis konstruadon de simplaj loghdomoj kun areo de 4.37
milionoj da kvadrataj metroj.
Kiom
da kvadrataj metroj areas apartamento de simpla loghdomo?
Por
garantii loghejon de la ne multe enspezantaj familioj
|