Unua-pagho >> Ekonomio >> Fenomeno

 

 

 

 


Simplaj loghdomoj por ordinaraj salajruloj

Kiom da kvadrataj metroj areas apartamento
de simpla loghdomo?

de XIN HUA

     En Pekino chiu apartamento de finkonstruitaj simplaj loghdomoj plejparte areas pli ol 80 kvadratajn metrojn, t.e. por acheti simplan apartamenton oni devas pagi pli ol 300 mil juanojn.

     Tiantongyuan kaj Huilongguan estas plansetlejoj kun plej frue konstruitaj simplaj loghdomoj en Pekino kaj tie la venditaj loghdomoj plejparte estas tiaj, ke chiu apartamento areas pli ol 100 kvadratajn metrojn kaj iuj ech pli ol 200 kvadratajn metrojn. La pligrandigho de la areo de la loghdomoj interesas achetantojn altsalajratajn. La prezo de chiu kvadrata metro estas nur duono au kvarono de tiu de la komercaj loghdomoj, tial multe da altsalajrataj preferas tian loghdomon.

     Enketo fare de la Pekina Akademio de Sociaj Sciencoj en 2002 montris, ke 48.6% de la pekinanoj chiumonate enspezas ch. 2000 juanojn, 40.3% malpli ol 1000 juanojn kaj nur 11.1% pli ol 2000 juanojn.

     Sendube, por acheti tian loghdomon la ne multe enspezantaj urbanoj devas akumuli pli ol 20 jarojn tute sen elspezo. Alia raporto montris, ke 66% de la enketitoj deziras loghdomon, sed ili ne havas tiel multe da mono.

     La enketo montris, ke pli ol 90% de la pekinanoj deziras simplan loghdomon kun areo de malpli ol 100 kvadrataj metroj.

Kial oni konstruas simplajn loghdomojn?
Por garantii loghejon de la ne multe enspezantaj familioj