Sen ghustatempa solvo de la problemo rilata al la simplaj loghdomoj,
la interesoj de la ne multe enspezantaj urbanoj ne estas garantiataj.
La 3-an de marto, 2003, la Ministerio de Konstruado, la Shtata Planiza
Komisiono kaj la Ministerio de Tero kaj Richfontoj de Chinio kune
publikigis urghan anoncon, ke oni faros enketadon pri la konstruado
kaj administrado de la simplaj loghdomoj en Pekino, Hebei-provinco
kaj aliaj 9 municipoj kaj provincoj.
La enketo tushas multajn flankojn de la konstruado de simplaj loghdomoj,
inkl. liveron de la terpecoj de post 1998, administradon de la prezoj
de la simplaj loghdomoj, peton kaj ekzamenadon de la achetantoj
kaj efektivigon. La enketo tushas ankau bezonon de la simplaj loghdomoj
en la venontaj 5 jaroj, kontentigon kaj koncernajn rimedojn, rimarkigojn
kaj sugestojn por perfektigi la politikon pri simplaj loghdomoj,
aliajn vojojn por solvi la problemon de la ne multe enspezantaj
urbanoj pri loghdomoj k.a.
La Ministerio de Konstruado informis, ke oni rigore limigos vendadon
de la simplaj loghdomoj kaj reduktos nombron de la achetantoj por
garantii bezonon de la ne multe enspezantaj familioj. En la estonteco
oni ne konstruos apartamenton de simplaj loghdomoj, kun areo de
pli ol 120 kvadrataj metroj, kaj malpermesos konstruadon de luksaj
loghdomoj. La ministerio nun ellaboras novan regularon pri administrado
de simplaj loghdomoj.
S-ro Xie Jiajin, estro de la logheja kaj bien-domkonstrua departemento
sub la Ministerio de Konstruado, opinias, ke konstrui kaj entrepreni
la simplajn loghdomojn estas grava metodo por solvi la problemon
de la ne multe enspezantaj urbanoj pri loghado kaj tiuflanke oni
devas doni atenton al la ne multe enspezantaj familioj kaj konstrui
kaj vendi tiajn loghdomojn en la tuta lando.
Koncerne vendadon de tiaj loghdomoj, koncernaj respondeculoj diris,
ke la registaro devas ekzameni la enspezon de la familioj, kiuj
petas tian loghdomon, kaj post la ekzameno doni al ili licencon,
per kiu oni rajtas acheti unu apartamenton de simpla loghdomo, dum
la bien-domaj entreprenistoj ne rajtas vendi tiajn loghdomojn rekte
al la socio.
S-ro Ma Guoxin, vicprezidanto de la China Arkitektura Instituto,
diris, ke konstrui simplajn loghdomojn kaj kontentigi bezonon de
la ne multe enspezantaj urbanoj estas grava tasko de la konstruaj
departementoj en la estonteco.
Antau nelonge respondeculo de la Pekina Konstrua Komisiono diris,
ke en la venontaj 5 jaroj Pekino chiujare konstruos simplajn loghdomojn
de 3 milionoj da kvadrataj metroj kaj chiujare plenumos tiajn loghdomojn
de 2 milionoj da kvadrataj metroj, kaj se chiu apartamento areos
100 kvadratajn metrojn, do chiujare Pekino finkonstruos 20 mil apartamentojn.
Kial
oni konstruas simplajn loghdomojn?
Kiom
da kvadrataj metroj areas apartamento de simpla loghdomo?
|