Nun en Chinio, ghenerale dirite, privataj entreprenoj traktas elektronan
rubon per simplaj metodoj, kio tre facile kauzas median polucion
kaj ekologian difektighon kaj minacas ech la homan sekurecon.
La traktejo de industria rubo Jinghuan estas unika entrepeno de
elektrona rubo de Pekino. Tie laboras nur dekkelkaj laboristoj,
kiuj chiujare traktas 150 tunojn da elektrona rubo, kiu konsistigas
nur malgrandan parton de la elektrona rubo de Pekino. Ilia laboro
estas tre peza, sed la laboristoj enspezas malmulte kaj la traktejo
funkcias malfacile.
Kontraste kun tio, iuj privataj subteraj traktejoj funkcias vigle.
Je malalta prezo ili reachetas eluzitajn elektronajn objektojn,
riparas ilin, faras suprajhan shanghon kaj revendas ilin je alta
prezo. Pro tio okazis plurfoja akcidento pri eksplodo de televidiloj.
Ili ankau ekstraktas valoran metalon el la malnovaj elektraj aparatoj
per postighintaj metodoj, kio kauzas multe da malutila gaso, malpura
akvo kaj skorioj.
En 1995 en iu urbeto de Guangdong-provinco aperis nova industrio,
kiu chiujare dungis pli ol centon da miloj da alilokaj kamparano-laboristoj
por trakti la elektronan rubon, kiu plejparte estis kontrabandita
el Usono kaj Japanio. Char tiuj metiejoj per tre primitivaj metodoj
traktis elektronan rubon kun venenaj kemiajhoj kaj serioze damaghis
la ekologian medion, tial la poluajhoj entenataj en la akvo estas
mil-oble pli multaj ol en trinkakvo kaj la tieaj loghantoj devigite
achetas akvon el aliaj lokoj pli ol 30 kilometrojn fore.
Kiu
devas trakti la rubon?
Leghodonado
|