|        
              Antau tiu malfacila situacio fakuloj opinias, ke la shlosila problemo 
              estas doni leghon pri reacheto kaj trakto de la elektrona rubo por 
              difini la respondecantojn en tiu laboro.      
              Kantona Jhurnalo informis, ke nun estas ellaborata projekto de la 
              unua legho pri reacheto de la elektrona rubo "Metodoj pri reacheto, 
              utiligo kaj administrado de eluzitaj hejmaj elektraj aparatoj", 
              kiu difinos la respondecan sistemon de la produktantoj kaj ankau 
              tion, ke la podetalaj komercistoj havas devon reacheti la eluzitajn 
              elektronajn produktajhojn kaj redoni ilin al la produktantoj, dum 
              la konsumantoj devas redoni la eluzitajn elektronajn produktajhojn 
              al la komercantoj, tio signifas, ke en Chinio ne estos vakua spaco 
              pri reacheto kaj trakto de la elektrona rubo.      
              Samtempe kun tio estas ellaborata la "Anonco pri longeco de 
              tempo de uzado kaj reutiligado de la hejmaj elektraj aparatoj". 
              Lau tiu anonco oni devas observi la principon, t.e. kiu produktas, 
              tiu pagas; kiu profitas, tiu pagas; kaj la produktaj entreprenoj, 
              komercistoj, konsumantoj kaj registaro chiu havas sian devon kaj 
              respondecon pri la elektrona rubo, tamen la detalajhoj nun estas 
              diskutataj.Konforme la supre menciitajn du regulojn, la "Metodoj pri administrado 
              pri prevento kaj nuligo de la poluo kreata en produktado de la elektraj 
              aparatoj", ellaborita de la Ministerio de Informa Industrio, 
              estis aprobita kaj en ghi estas grava teksto: "Fabrikantoj 
              de la elektraj aparatoj devas garantii, ke de la 1-a de julio, 2003, 
              oni praktiku la metodojn pri redukto de la venenaj kaj malutilaj 
              substancoj kaj de la 1-a de julio, 2006, chiuj vendataj elektraj 
              aparatoj regataj de la shtato ne devas havi plumbon, hidrargon, 
              kadmion, kromon, polimeran bromidan benzenon kaj polimeran bromidan 
              benzenan eteron", dank' al kio radikale nulighos la venena 
              kaj malutila kemia funkcio de la elektrona rubo.
      
              La chinaj kaj alilandaj fakuloj alte taksas tiujn regulojn kaj leghojn. 
              S-ro Cao Mingyue, estro de la sekcio de la postvenda servo de la 
              china limigita kompanio de Panasonic, diris, ke se Chinio praktikos 
              tiujn regulojn kaj leghojn, ankau Panasonic reachetos la eluzitajn 
              elektronajn produktajhojn. Nun projekti facile reacheteblajn elektronajn 
              produktajhojn kun nur minimuma malutilo jam farighis grava temo 
              esplorata de multaj chinaj kaj translandaj kompanioj.      
              Jughate lau la vidpunkto perspektiva, reacheti kaj trakti elektronan 
              rubon estos industrio multe investota en Chinio. Nun krom ellaborado 
              de koncernaj leghoj kaj reguloj Chinio faras ankau multon por perfektigi 
              sian merkatan sistemon, por ke la taugaj kaj kvalifikitaj entreprenoj 
              de diversaj posedantecoj, inkl. de alilandaj entreprenoj, sin okupu 
              pri la merkato de traktado de eluzitaj elektronaj aparatoj. 
              
              Primitiva 
                traktado de la elektrona ruboKiu 
                devas trakti la rubon?
   |