Kial traktado de elektrona rubo estas farata per tiel simplaj metodoj
en Chinio? Sciu, ke tio ja estas profitodona afero en aliaj landoj.
Fakte en la lastaj du jaroj multaj entreprenoj kaj individuoj deziris
sin okupi pri tiu afero, sed pro tio, ke la oficialaj entreprenoj
devas plenumi la rigorajn postulojn en mediprotektado, alpreni avangardajn
teknikon kaj ekipajhojn kaj apliki progresajn teknologiojn, tial
ili devas investi multe, kaj plie, en la komenco ili malfacile akiras
profiton kaj la koncernaj politikoj estas ne kompletaj. Ghuste pro
tio ili ankorau ne faris decidon.
En tiaj cirkonstancoj la traktado de elektrona rubo nature estas
plenumata de produktantoj, komercantoj kaj diversnivelaj registaroj,
sed dum certa tempo pro necerteco de iliaj devoj, neniu donis grandan
atenton al tiu laboro.
Fakte por akceli vendadon iuj komercejoj provis reachetadon, tamen
pro alta prezo ili chesis provi. Fine de 2002 la pekina brancho
de Vendejo de Elektraj Aparatoj Gome reachetis malnovajn hejmajn
elektrajn aparatojn chiu kontrau 120 juanoj. Tio estis varme akceptita
de la klientoj. Tiam chiutage ghi reachetis pli ol 100 televidilojn.
Sed tiu laboro chesis post nur 3 semajnoj. "Kiom ni levis la
prezon de reachetado, tiom ni perdis," diris ghia direktoro
Chen Haiyan. "La reachetitaj elektraj aparatoj stokighas kiel
monteto en la tenejo. Kaj ili taugas al nenio kaj ni povas nur donaci
ilin al malrichaj lokoj."
Char estas malfacile establi la oficialan reachetan sistemon pri
elektrona rubo, tial samkiel en la tenejo de Gome, en tiu de multaj
aliaj chinaj komercejoj stokighas elektrona rubo kun komputiloj
kiel la chefaj kaj plie la stoko farighas pli kaj pli granda.
Primitiva
traktado de la elektrona rubo
Leghodonado
|