En la disvolva distrikto arbare staras modernaj konstruajhoj. Ekspresa
vojo de la Nordoriento ghis la suda ekstremo de Chinio trakuras
la urbajn kvartalojn. La bela Jiahe-rivero fluas inter la distirkto
kaj aliaj partoj de la urbo kaj okcidente de la rivero estas ebenajho
de la distrikto.
Chiuj shoseoj de la distrikto portas la nomon de riveroj kaj montoj:
La shoseoj nord-sudaj portas la nomojn de montoj, kiaj Taishan kaj
Huangshan, kaj la shoseoj orient-okcidentaj tiujn de riveroj, kiaj
Yangzi kaj la Flava Rivero. La strataj lampoj estis zorgeme projektitaj.
Nokte la tuta distrikto ripozas en la sino de la brilaj lampoj.
Norde
de la distrikto estas marbordo 10 km longa kun delikata strando.
Turistoj ripozas tie, banate en agrabla marvento kaj sunlumo. Tie
funkcias diversaj restoracioj kaj oni povas ghui diversajn bongustajn
marproduktajhojn kaj interesajn artajn aktivadojn. Vespere chie
tie audighas rido kaj kanto.
La klimato estas agrabla. Somere la vento de la sudo forportas la
humidan aeron kaj ech en varmaj someraj tagoj post shtormo la vento
estas agrabla.
Loghantoj
de la distrikto
Nuna
stato de la distrikto
Bonaj
politikoj pri investado
|