La konstanta loghantaro de la distrikto nombras 50 mil, dum la migrantoj
estas 40 mil.
La urbon investis entreprenoj koreaj, japanaj, usonaj, singapuraj,
germanaj, britaj, kanadaj kaj novzelandaj, el kiuj iuj estas inter
la 500 potencaj entrepenoj de la mondo.
Dank' al investado de tiuj entreprenoj en la disvolva distrikto
aperis industrioj mashin-produkta, automobila, elektroinforma, kemi-tekstila,
manghajh-prilabora, fajn-kemi-industria kaj biofarmacia. Tie funkcias
la plej granda autopeca bazo de Chinio kaj produktaj bazoj de fosmashinoj,
elektronaj platoj, telekomunikaj aparatoj CDMA kaj aliaj.
La disvolva distrikto nun okupas rimarkindan lokon en Chinio lau
la sintezaj kondichoj de la investa medio. Tie estas tre bonaj ankau
la kompletiga kapablo por bazaj ekipajhoj, malalta produktokosto,
homaj richfontoj, socia medio kaj aliaj.
La distrikto jam trapasis inspekton de medi-administra sistemo IS014000
kaj la Media Programo de UN rigardas ghin kiel medi-administran
modelon de industria ghardeno de Chinio.
Ankau la investa medio kaj sinteza urba kapablo estas bonaj en Chinio.
Fervojoj kaj shoseoj kondukas de Yantai al chiuj lokoj de Chinio.
Tie funkcias Yantai-haveno, unu el la 10 grandaj havenoj de Chinio,
kaj avangarda internacia flughaveno. En la kultura fono la loko
disvolvas multe da investaj projektoj, kiaj tiujn pri marproduktajh-prilabora
kaj transporta industrioj.
Ekskurso
en la disvolva distrikto
Loghantoj
de la distrikto
Bonaj
politikoj pri investado
|