Tie chiuj estas okupitaj. Ili havas komunan deziron: fari sian lokon
pli kaj pli bela.
Tie
loghas homoj de diversaj landoj. Ili chiuj interesighas pri la pordmalferma
politiko de la loko kaj kontentas pri la kapablo, labor-efiko kaj
konfido de la distrikta registaro kaj kompreneble kontentas pri
la bela medio de la loko. Ech alilandanoj prenas ghin kiel sian
duan hejmlokon.
S-ro Cha Giu-zhen estas civitano de la Korea Respubliko. Li rigardis
sin kiel membron de la distrikto jam antau longe. Fine de 2002 prezidanto
Kim Dae-jung donis al li nacian medalon, dume li farighis honora
civitano de Yantai. En la pasintaj jaroj li kaj lia Yantai-a Pez-industria
Limigita Kompanio Daewoo pene laboris kaj la de ghi fabrikitaj fosmashinoj
okupis la unuan lokon en la china marketo en la pasintaj du jaroj.
Lia kompanio multe akcelis disvolvighon de la mashinprodukta industrio
de la loko. Krom tio, kiel prezidanto de la federacio de la koreaj
investantoj en Yantai, li persvadis pluajn koreajn entreprenistojn
investi la urbon.
Estas multaj similaj eksterlandanoj, kia Cha Giu-zhen, kiu ligas
sian personan sorton kun la distrikto.
Ekskurso
en la disvolva distrikto
Nuna
stato de la distrikto
Bonaj
politikoj pri investado
|