En
2002 okazis forumo pri vino en Yantai, orienta urbo de Chinio. En
la forumo la prezidanto de la Internacia Organizo de Vino diris,
ke li estis mirigita de la rapida disvolvigho de la vina industrio
de Chinio. Li antauvidis, ke post maksimume 3 jaroj Azio kaj precipe
Chinio farighos loko, kie konsumado de vino kreskos plej rapide.
De 1994 ghis 2001 la konsumado de vino kreskis je 61.8% en Chinio.
En la pasinta jaro la produktokvanto de china vino kun fama marko,
kiaj Granda Muro, Zhangyu kaj Dinastio, kreskis averaghe je 30-40%.
La vina merkato de Chinio tendencis al prospero.
Chu la chinoj akceptos vinon kiel lakton? Somere de 2003 Guangdong-provinco
lernis de aliaj landoj kaj produktis vinon en malgranda pako, dank'
al kio la prezo mallevighis kaj tio malfermis vojon por ke la vino
estu multe shatata de la chinaj civitanoj.
Fervora
investado
China
vino okupas 8 dekonojn de la vina merkato
Akra
konkurenco
|