En la
centro de Shandong-provinco situas Zibo, urbo kun 4 milionoj da
loghantoj. En Zibo la ceramiko havas longan historion kaj produktighis
multe da famaj ceramikajhoj en la antikveco. En la pasintaj 20 jaroj
Zibo iom post iom farighis grava bazo de ceramika industrio kaj
unu el la kvin ceramikaj urboj de Chinio.
Ceramika historio
La ceramiko
de Zibo havas longan historion. Antau 8500 jaroj jam aperis la ceramika
produktado. En la komenco de la Okcidenta Chou-dinastio (1066-771
a. K.) Qi-regno starigis metiejojn por produktado de ceramikajhoj.
En la dinastioj Wei (220-265) kaj Jin (265-420), kaj Sudaj kaj Nordaj
Dinastioj (420-589) produktado de ceramikajhoj anstatauis tiun de
fajencajhoj. En Tang- kaj Song- dinastioj (618-1279) la ceramika
teknologio rapide progresis kaj trovighis multe da famaj ceramikajhoj.
En Ming-kaj Qing-dinastioj (1368-1911) Boshan-regiono de Zibo farighis
centro de produktado kaj vendado de ceramikajhoj. Post starigho
de nova Chinio en 1949, precipe en la pasintaj 20 jaroj, la Zibo-anoj
kreis novajn specojn de porcelano, ekz. tiuj el talka, kvarca kaj
osta pulvoroj. Dume la ceramika skulpturo rapide progresis.
Ziboa ceramika foiro
En
la 22-a de aprilo 2001 inaugurighis la China (Zibo) Internacia Ceramikajha
Foiro. Pli ol mil homoj el diversaj lokoj vizitis ghin.
La foiro
havis du partojn, kulturan kaj komercan. En la kultura ekspozicio
kun areo de 4000 kvadrataj metroj ceramikajhoj de diverasj dinastioj
altiris vizitantojn. La ekspozicio kolektis pli ol 2500 rarajn porcelanajhojn
de diversaj tempoj de Chinio. S-ro Chen Yimo, majstro de china metiista
arto, kun siaj dischiploj prezentis ceramikan teknologion. La komercan
ekspozicion partoprenis fabrikoj el pli ol 10 landoj, kun siaj ceramikajhoj
bele faritaj kaj uzataj en konstruado, industrio, higieno kaj ghardenistiko.
La Zibo-anoj
fieras pri sia ceramiko, per kiu ili starigis ponton por kontaktighi
kun de aliaj lokoj.
Ceramikajhoj de Zibo
tra la mondo
La progreso
de la tradicia industrio estas nedisigebla de altteknologio. En
Zibo iuj ceramikaj fabrikoj multe investis por kune kun Qinghua-universitato
kaj rilataj esploraj institutoj disvolvi novajn produktojn.
Chi-foje
mi vizitis la ceramikan fabrikon Huaguang, kiu famas en Chinio pro
bonaj produktajhoj. La ceramikajhoj produktitaj de la fabriko estas
maldikaj kaj lumtralasaj kaj unu pokalo valoras kelkdekajn usonajn
dolarojn. La gvidantoj de la fabriko konigis ke en Usono kaj Japanio
la ceramikajhoj de Huaguang havas granda debiton. La fabriko sin
preparas por starigi altteknologian distrikton cele disvolvi novajn
produktajhojn kaj teni sian superecon pri eksporto de ceramikajhoj.
Rilataj
artikoloj:
Jiang
Taigong kaj kulturo de Qi-regno
Hejmo
de Pu Songling
|