Unua-pagho >> Turismo >> Itinero proponita

 

 

 

 


Vizito al Zibo (III)

Hejmo de Pu Songling

    Pu Songling estis fama literaturisto en la china historio. Lia verkajho "Mirrakontoj de Liaozhai" havas grandan reputacion. Lia hejmo situas en Pujia-vilagho de Zibo.

Hejmvilagho de Pu Songling

    Enirinte en la antauan korton de lia hejmo, oni vidas arbojn kaj florojn. Trapasinte la arkpordon de la norda korto oni vidas tri kabinetojn. En la centro de la domo pendas portreto de Pu Songling en la agho de 74 jaroj, che kies ambau flankoj estas po unu verso, kiu alte taksas lian verkajhon.

    En la kabinetoj ekspoziciighas liaj tablo, segho, lito kaj aliaj uzajhoj, sed inter ili ink-frotujo konservita de liaj posteuloj estas plej okulfrapa. En la orienta kaj okcidenta flankdomoj estas eksponataj diversaj versioj de "Mirrakontoj de Liaozhai", inkl. tiu en Esperanto. Estas menciinde ke tie konservighas ankau la manuskripto de Pu Songling, kiu montras lian seriozan verkan stilon. En la malantaua domo ekspoziciighas ankau artajhoj temantaj pri "Mirrakontoj de Liaozhai".

Liaozhai-ghardeno

    Elirinte orienten el la hejmo de Pu Songling, oni vidas epigrafon "Liuquan" sur portalo, kiu havas 3 pordojn kaj 4 kolonojn kun po unu versimila shtona vulpo. Jen tie estas Liaozhai-ghardeno.

    Sude de la vojo, tuj che la portalo trovighas antikva konstruajho ¨D "Arta ekspozicio Liuquan", kiu montris liajn verkajhojn kaj lian vivvojon.

    Enirinte suden de la muzeo oni vidas "Vulpfea ghardeno" en china norda stilo, kie estas arkpontoj, kioskoj, koridoroj, kuriozaj rokoj kaj pinoj. Che la suda angulo situas "Stonkasha ghardeno", kiu apartenas al Bi Ziyan, kiu starigis lernejon, en kiu Pu Songling instruis 30 jarojn. Antau 10 jaroj la posteuloj de Pu Songling restarigis la ghardenon lau antikva aspekto.

    Enirinte orienten de la ghardeno, oni vidas la fonton Liuquan chirkauita de shtonmuro. Laudire Pu Songling regalis pasantojn per teo infuzita per akvo de la fonto, kondiche, ke la pasantoj devis rakonti al li rakonton pri diabloj kaj monstroj.

Rilataj artikoloj:

Zibo kaj ceramika kulturo
Jiang Taigong kaj kulturo de Qi-regno