En Chinio
estas proverbo: Kiel fisho mem iranta al logajho sur hoko de Jiang
Taigong -- homo volonte viktimighas por lasi sin kaptita. La historion
de Jiang Taigong konas malmulte da homoj, tamen nia vizito al Zibo
proksimigis nin al li.
Kreinto de Qi-kulturo
Jiang
Taigong estas granda kapablulo en la historio de Chinio. Post kiam
la regho de Zhou-dinastio pereigis Shang-dinastion dank'al lia helpo,
li akiris feudon en Zibo kaj starigis Qi-regnon. Poste li praktikis
politikon por disvolvi ekonomion.
Krome
Jiang Taigong estis kreinto de kulturo de Qi-regno. Li estis respektata
de siaj posteuloj, kiuj starigis por li templon. Chiujare ghin vizitis
liaj posteuloj. Ech Roh Taewoo, eksprezidanto de Korea Respubliko,
pilgrimis al ghi kiel lia posteulo. En Qi-regno, kiu dauris pli
ol 700 jarojn, trovighis multe da famaj personoj, ekz. Qi Huangong,
Guan Zhong kaj Sun Wu, verkinto de "Milita strategio kaj taktiko
de Sun Zi". Iuj idiomajhoj venis de Qi-regno, ekz. "Sentaugulo
faras sin unu el la ludantoj en la orkestro", "Surprizi
la publikon per granda heroajho" kaj "hardita chevalo
konas vojon".
La
civilizacio de Qi-regno sub la tero
Sub la
tero de la malnova parto de Zibo kushas multaj antikvajhojn de Qi-regno.
Tion atestis
la restajho de entombigitaj chevaloj kaj veturiloj de Qi-regno sub
la ekspresa autovojo inter Jinan kaj Qingdao. Por protekti la restajhon
la registaro altigis la autovojon kaj konstruis la unuan Chinan
Antikvan Veturilan Muzeon. En la teretagho de la muzeo orde staras
10 veturiloj kaj 32 chevaloj en kavo en longeco de 32 m kaj largheco
de 5 m. Putris la veturiloj faritaj el ligno, tamen ankorau videblas
ligno. La skeletoj kaj ornamajhoj de la chevaloj estas bone konservitaj.
Laudire la chevaloj estis enterigitaj post ebriigo antau 2600 jaroj.
Arkeologo diris, ke la skalo de la ruino montris la potencon de
Qi-regno.
En la
areo de la antikva chefurbo trovighas pli ol 10 vidindaj lokoj,
ekz. shtongravurajha muzeo kaj drenfoso.
Rilataj
artikoloj:
Zibo
kaj ceramika kulturo
Hejmo
de Pu Songling
|