Unua-pagho >> Turismo >> Chinaj urboj

 

 

 

 


Fonta urbo Jinan

Parko de Shpruca Fonto

de LIU BIAN

     La Parko de Shpruca Fonto situas en la centro de Jinan. La akvo de la Shpruca Fonto chiam tenas la temperaturon je 18 gradoj de Celsiuso. En frosta vintro super la spegula akvo shvebas delikata nebulo, kaj apud la fonto staras pavilonoj bunte kolorigitaj.

     Okcidente de la fonto estas Guanlan-kiosko kun shtonaj tablo kaj benkoj. Norde de la fonto estas tetrinkejo Wanghe, kaj oni diris, ke antaue imperiestroj Kangxi kaj Qianlong de Qing-dinastio (1644-1911) tie trinkis teon. Ili tre shatis la akvon de la fonto kaj anstatau la kunportata akvo el Pekino ili trinkis tiun de la Shpruca Fonto.

     Norde de la fonto estas grupo da grandaj antikvaj konstruajhoj kun tri haloj kiel la chefaj. La suda halo Leyuantang, trispana kaj duetagha, estis konstruita en la Norda Song-dinastio (960-1127). Sur la kolonoj estas versoj de fama literaturisto Zhao Mengfu de Yuan-dinastio (1271-1368).

    Sur la muro de la korto de la tri haloj estas 30 shtonblokoj kun gravuritaj verkoj de famuloj en antikveco. Menciinda estas la memoriga steleo kun gravuritaj versoj kaj notoj pri tri vizitoj de imperiestro Kangxi kaj du vizitoj de imperiestro Qianlong.

    Baixue-pavilono sude de la fonto estis konstruita por memorigo al literaturisto Li Panlong de Ming-dinastio (1368-1644). La pavilono estis rekonstruita sur la ruino en 1996. Samtempe konstruighis apud ghi granda scenejo.

Daming-lago
Milbudha Monto