Sur la monto kreskas altaj maljunaj arboj. Starante antau Tiegong-templo,
oni povas havi panoraman vidon de la monto. Temploj sin kashas en
ombro kaj la sceno buntas je koloroj rugha, blanka, indiga kaj verda.
95% de la monto estas ombrataj de verdajhoj.
Sur
la monto estas multaj vidindajhoj. Meze sur la montodeklivo estas
Xingguo-templo kaj ene imponas la Mahavira Halo, Avalokiteshvara
Halo, Tambura Turo kaj Sonorila Turo. Sude de la templo estas la
Milbudha
Rokmuro kun multe da budhostatuoj delikate faritaj. Najbare de la
templo estas Lishan-templo samtempe por konfuceanismo, taoismo kaj
budhismo.
En
1995 la registaro de Shandong-provinco difinis la Milbudhan Monton
kiel unu el la 7 vidindajhoj de la provinco. Poste oni konstruis
chirkaue de la monto la Persikan Ghardenon, Dekmilbudhan Kavernon
kaj aliajn.
Parko
de Shpruca Fonto
Daming-lago
|