La Parko de Daming-lago estas unu el la tri chefaj vidindajhoj de
Jinan. En 1958 ghi estis malfermita al la publiko. La parko allogas
per diversaj charmaj aspektoj en malsamaj sezonoj.
La lago ne shvelighas en pluvsezono kaj ne sekighas malgrau longedaura
senpluveco. En la suda parto de la parko estas ghardeno en stilo
de tiuj de Yangzi-delto en la orienta Chinio.
En
la mezo de la lago estas fontano kun
103 shprucigiloj, kaj la centra shprucigilo shprucigas
akvon 100 metrojn alten.
En
la lago navigas plezurboatoj kaj en la parko servas tetrinkejoj
kaj restoracioj. En la restoracio Minghulou norde de la lago oni
povas ghui festenon preparitan el fishoj bredataj en la lago.
Parko
de Shpruca Fonto
Milbudha
Monto
|