En
Dalian estas dek famaj pitoreskejoj. Unu el ili trovighas che la
golfo Xinghai. Tie estas parko kun la sama nomo de la golfo. Ghi
konsistas el ghardeno kun areo de 150 mil kvadrataj metroj kaj arkforma
chemara banejo 800 metrojn longa. En la ghardeno estas pavilonoj
kaj aliaj pejzaghoj, kiuj estas ligitaj per rulshtonaj vojoj. Che
ghiaj orienta kaj okcidenta ekstremoj estas klifoj, de tie oni povas
ghui la krispajn ondojn kaj belajn pejzaghojn unuigantajn la chielon
kun la maro. Che la orienta monteto estas groto. Oni povas malsupreniri
lau la shtuparo, kaj trapasinte la profundan valon, oni povas tuj
tushi maron. La strando estas ebena, akvo milda kaj neprofunda.
Somere la parkon vizitas sennombraj turistoj.
Paradizo
de Tigroj
Jinshitan-feriejo
Internacia
Vesta Festivalo
|