Tio
estas la plej granda, altnivela kaj spektakla internacia festivalo
de vestoj. Septembre de chiu jaro gastoj el dekoj da landoj kaj
regionoj kolektighas en tiu bela chemara urbo por partopreni la
vestan festivalon kun lokanoj.
Eksponado
de modaj vestoj faritaj de mondfamaj fasonistoj estas granda spektaklo
en Dalian. Ekde 1988 ghi jam sukcese okazis 12 fojojn. Dekoj da
mondfamaj fasonistoj el Parizo, Milano, Tokio kaj aliaj urboj montris
pli ol 6 mil kompletojn da lastmodaj vestoj. Tie prezentis pli ol
400 mondnivelaj manekenoj. Nun la festivalo farighis grandskala
kultura aktivado kaj autoritata tereno por jughi vestojn.
La
aktivadoj en la festivalo harmonie unuigis la vestojn kun kulturaj
aferoj kaj multe levis la konscion pri vestoj de la urbanoj, kaj
ludas gravan rolon por richigi la popolan vivon spiritan kaj materian
kaj plibonigi la investan medion kaj turisman aferon de la urbo.
Parko
Xinghai
Paradizo
de Tigroj
Jinshitan-feriejo
|