La
paradizo trovighas en la suda parto de Dalian. Ghi kovras areon
de 1.88 milionojn da kvadrataj metroj kaj havas marbordon 4 mil
metrojn longan. Tie la naturaj pejzaghoj estas tre belaj.
En
la paradizo estas mirinda skulptajharo de tigroj, la plej granda
en Chinio. La tigroj tenas sin en diversaj pozoj, kvazau ili mughus
en vento. Tie trovighas ankau Arbaro de Birdoj, la plej granda birdkagho
en Chinio. Tie la unua china supermara telfero ligas la pejzaghojn
orientajn kaj okcidentajn. La loko ebligas okulplachan birdvidon
de la tuta loko. Tie estas ankau ekspozicio de maraj vivuloj "Subakva
Mondo" kaj halo de maraj animaloj, kie otarioj kaj fokoj prezentas
diversajn akrobatajhojn.
La
Subakva Mondo 220 metrojn longa estas la plej granda eksponejo de
maraj vivuloj en Chinio. Ghi ampleksas areon de 3300 kvadrataj metroj.
Tie, sub modera lumo vidighas kvieta plagho, antikva droninta boato
kaj diversaj fishoj. Tie eksponighas pli ol cent specoj da maraj
vivuloj, kiaj delfenoj, sharkoj, maraj testudoj, fokoj, pingvenoj
kaj koraloj.
La
Arbaro de Birdoj kun areo de 1.8 hektaroj trovighas en la valo sudokcidente
de la paradizo. Tie vivas pli ol mil pavoj, papagoj, alaudoj, turdoj
kaj ardeoj de 150 specoj. Tie la turistoj povas pasumi lau la zigzagaj
padoj kaj "interparoli" kun la birdoj. Estas interese,
ke tie oni povas ghui akrobatajhojn de birdoj: Jen papavoj iras
sur drato, grimpas eskalon, rajdas sur biciklo, stiras lokomotivon
kaj pilotas aviadilon. Dekkelkaj pavoj bone dresitaj flugas en unu
vico. Chio chi forte mirigas la vizitantojn.
Parko
Xinghai
Jinshitan-feriejo
Internacia
Vesta Festivalo
|