Yunnan-provinco
kun kompleksaj terformo kaj klimato situas che la sudokcidenta landlimo
de Chinio. Ghia meza parto, en kiu charmas ghia chefurbo Kunming
konata kiel "Printempa Urbo", tutjare ghuas printempajn
mildecon kaj belecon. La provinco richas je vegetajhoj tropikaj,
subtropikaj, mezvarm- kaj malvarmzonaj, pro kio ghi estas nomata
"trezorejo de vegetajhoj".
La arbara
areo de Yunnan estas relative granda. Tie kreskas la valoraj arboj
metasekvojoj (Metasequoia glyptostroboides), tektonoj, palisandroj,
kamforarboj ktp. En tieaj arbaroj ankau produktighas multaj valoraj
drogoj, kiaj pseudoginsengo, mosko, cervaj junkornoj kaj vegetalaj
raupoj (Cordyceps sinensis). La chefaj grenoj tie produktataj
estas rizo, maizo kaj tritiko, kaj rizo estas dufoje rikoltata chiujare.
La tieaj ekonomiaj plantoj estas teo, kanabo, kotono, ternuksoj,
tabako, sukerkanoj ktp. En la sudo de la provinco produktighas ankau
kafo, ananasoj, bananoj ktp.
Yunnan
estas ankau mondo de floroj. La ondanta montaro chirkau Dali en
la nordo de la provinco estas floraj montoj. Nemalmultaj familioj
konkure metas la florvazojn antau siaj pordoj por formi floran "monteton",
en konkuro de familio kun familio kaj de strato kun strato. Tieaj
floroj estas tre multspecaj kaj la plej bonaj kamelioj, famaj en
Chinio, devenis de Dali. Hodiau tie ankorau trovighas kamelioj de
centoj da jaroj. Sur iu monto kreskas kamelio kun folioj similaj
al tiuj de cinamarbo, alta je 16 metroj kun diametro de 40 centimetroj.
Chiujare, antau kaj post la Printempa Festo, ghi portas milojn kaj
milojn da rozkoloraj floroj grandaj kiel bovloj. La sovaghaj kamelioj
kreskas chie sur la montoj. Yunnan havas areon de 390 mil kvadrataj
kilometroj kaj ch. 15 mil specojn da altklasaj vegatajhoj, ch. duono
de tiuj de Chinio. Tre richa estas tie la fonto de la sovaghaj kaj
duonsovaghaj vegetajhoj.
Oni
ofte dividas la vegetajhojn en amelajn, oleajn, aromajhajn, medikamentajn
vegetajhojn ktp. La plej ofte menciitaj amelaj vegetajhoj estas
rizo, tritiko, maizo, sorgo, taro, batato kaj manioko. Chu vi scias,
ke amelo trovighas en la trunko de iuj arboj? En la suda parto de
Yunnan trovighas tiaj amelaj vegetajhoj, kiaj fishvosto-palmoj (Caryota
ochlandra) kaj glata areko (Arenga pinnata). Malsata
vojaghanto, kiu perdis la orientighon en arbaro kaj ne kunportas
manghajhon, povas dehaki parton de trunko de tiuj arboj kaj ghin
rosti kun shelo por manghi. El la floroj de tiuj vegetajhoj oni
ankau povas produkti sukeron. Ekz., el la likvajho elfluinta el
la floroj de unu glata areko oni povas produkti 10 ghis ch. 50 kilogramojn
da sukero.
En Yunnan
kreskas speciala olea vegetajho - olea kamelio kun rughaj floroj.
Tiuj arboj havas rughajn au rozkolorajn florojn kaj densajn branchetojn
kaj verdajn foliojn tutjare. Tia arbo kaj la fama kamelio de Yunnan
estas fratinoj el sama familio. En Yunnan kreskas pli ol 100 specoj
da kamelioj kun relative grandaj charmaj floroj multpetalaj kaj
folioj pli grandaj ol la ordinaraj. Tial, ili estas rigardataj kiel
trezoroj en ghardenoj en- kaj eksterlandaj. La frukto de la rughfloraj
oleaj kamelioj estas grandaj kun multe da oleo. Tie estas granda
olea kamelio vivanta jam ch. 200-300 jarojn. Ghi povas produkti
ch. 50 kilogramojn da oleo chiujare. Tie kreskas ankau alia olea
vegetajho kun fruktoj similaj al malgrandaj kalabasoj. Oni nomas
ilin oleaj kalabasoj. Iliaj kernoj povas facile bruli. Tiaj oleaj
kalabasoj pli-ol-sesdek-pocente konsistas el oleo.
Estas
prave, ke iuj nomas Yunnan loko de aroma oleo.
Tie
trovighas ia arbedo, el kies folioj povas distilighi per akvo aroma
oleo nomata Dongmai-oleo. La pura oleo kaj ekstrakto el lapa sausureo
(Saussurea lappa) havas bonodoron de animalaj aromajhoj.
Alia ekzemplo, natura kamforo ordinare estas distilita el ligno
de kamforarboj. Tamen en Yunnan estas kelkaj kamforaj vegetajhoj,
el kies folioj oni povas ekstrakti kamforon. Tia ebleco multoble
altigas ilian ekonomian valoron.
Yunnan
estas ankau grava produktejo de drogoj tropikaj kaj subtropikaj,
kiaj kaempferio (Kaempferia galanga), amomo (Amomum villosum)
kaj unkario (Uncaria rhynchophylla). Tie kreskas ankau la
nordaj drogvegetajhoj, kiaj licio, angeliko kaj ignamo. Krome, tie
ankau trovighas multaj chinaj drogherboj longe uzataj de la popolo.
Iuj el ili trovighas nur en Yunnan. Tie kreskas gigantaj arboj,
kies frukto havas dikan rughetan petiolon kaj el kiuj oni povas
fari delikatajn metiartajhojn kaj valoregan medikamenton, kaj alia
vegetajho, el kiu oni povas ekstrakti "sensheligan hormonon"
por silkraupoj. Per tia hormono oni povas akceli la metabolon de
silkraupoj kaj unuigi ilian senshelighan tempon.
Plejparto
de la supre diritaj vegetajhoj de Yunnan estas altklasaj kaj tie
estas ech pli multaj malaltklasaj vegetajhoj. Ekz., estas mirinde
multaj fungoj rughaj, oranghflavaj, verdaj, blankaj, nigraj kaj
grizaj. Iuj el ili similas al fishreto, aliaj al kresto, triaj al
koro de bovo kaj kvaraj al ombrelo. Kaj koncerne la saporon, ili
esatas diversaj.
En Yunnan
trovighas ne nur multaj lokaj vegetajhoj, sed ankau multaj vegetajhoj
sukcese enkondukitaj el aliaj lokoj, kiaj kauchukarbo, kokao, kafarbo,
pirarbo kreskantaj en Ameriko, australiaj nuksarboj kaj durioj,
oleaj palmoj kaj eburaj mangoj el sudorienta Azio, Hindio ktp. La
plantado de tiuj vegetajhoj plirichigis tiun belan "trezorejon
de vegetajhoj".
Tie
multas mirindaj vegetaloj
Yunnan
richa je interesaj arboj
|