La
Granda Muro de Chinio ghuas grandan renomon en la mondo kaj estis
la unua china historia restajho enskribita de UN en la liston de
mondaj kulturaj heredajhoj. La Granda Muro en la ghenerala ekspliko
estas "muro serpentumanta en la montaroj en la nordo de Chinio",
kun unu ekstremo che Shanhaiguan-pasejo kaj la alia che Jiayuguan-pasejo.
Kiel raportistino, mi vizitis en la 80-aj jaroj partojn de la Granda
Muro en Shanxi, Shaanxi, Gansu, Interna Mongolio, Hebei kaj Pekino
kaj raportis ghin sub la rubriko "Sude kaj Norde de la Granda Muro".
Mi admiregas ghiajn charmon, majestecon kaj richan kulturon. Sed
pri la Granda Muro en la sudo de Chinio mi neniom sciis.
En
la lasta oktobro, lau invito de esperantisto Zhu En en Zhejiang-provinco,
orienta Chinio, mi venis al lia urbo Linhai por cheesti la Festivalon
de la Suda Granda Muro. Kaj nur tiam mi eksciis, ke ankau en la
sudo de Chinio estas Granda Muro. Kun mi vojaghis s-ro Chai Zemin,
prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto", lia edzino kaj Li
Jia, raportistino de la Esperanta Sekcio de la China Radio Internacia.
S-ro Chai estis la unua china ambasadoro en Usono. Li vizitis multajn
lokojn de la mondo, sed Linhai estis tute fremda al li. Mi scias
nur, ke ne malproksime de Linhai estas fama turisma urbo Hangzhou,
kaj pli proksime, Huangyan, mandarina gubernio de Chinio. Kaj ankau
aliaj gastoj al la Festivalo de la Suda Granda Muro ne scias pli
multe ol mi, kaj ili konas Linhai kaj la admirindan Sudan Grandan
Muron nur post vizito al Linhai.
Mi
flugis de Pekino al Linhai du kaj duonan horojn. De la flughaveno
ghis urbocentro de
Linhai necesas 40-minuta autoveturado. Mi pli kaj pli proksimighis
al la urbo kaj vidis riveron. S-ro Zhu En diris al mi, ke tiu estas
Linjiang-rivero kaj la urbo situas tuj apud la rivero. Lau lia montro,
mi vidis grizan muron aliflanke de la rivero, kashitan en densa
ombro. S-ro Zhu diris, ke tio estas antikva urbomuro de Linhai,
kun totala longo de 1500 metroj. En la lastaj jaroj la magistrato
elspezis monon por ripari la muron kun la celo disvolvi sian turisman
aferon. Post riparo la muro aspektas nova. Fakte la muro estis konstruita
antau 1600 jaroj, en Jin-dinastio (265-420).
En
la sekvanta tago, tuj antau la arkajho de la pordego Lansheng de
la urbo, okazis la inauguro de la festivalo. De la blankmarmora
arkajho ghis la pordoturo estas 100 shtupoj, kaj la deklivo estas
iom kruta. Post la ceremonio mi kaj Li Jia komencis grimpi la shtuparon.
Ni nombris la shtupojn kaj post nelonge ni jam konfuzighis kaj en
la fino ni ne volis plu nombri pro lacigho. Ni atingis la supron
de la loko kaj havis belegan panoraman vidon de la urbo. La komenco
de la Suda Granda Muro estas Wangtiantai (teraso por rigardi la
chielon), kaj iom malsupre estas la chirkaumuro de la urbo, kiun
mi vidis en la lasta tago. La chirkaumuro havis 7 pordegojn, kaj
nun restas 4 el ili. Chiu pordego havas sur si imponan turon kaj
duonrondan antaumuron. Bedaurinde ni jam ne havis forton por grimpi
plu. En la sekvantaj tagoj ni havis multajn aferojn kaj ne povis
vidi la tutan aspekton de la muro, kaj mi pli detale sciis la muron
pere de fotoalbumoj.
Malgrau
tio mi sciis, ke ankau en la sudo de Chinio estas Granda Muro. Kaj
plie, post la vizito al la antikva citadelo Taozhu, mi volas diri,
ke tie estas la origino de la Norda Granda Muro.
Taozhu,
konstruita en 1443, estas unu el la citadeloj che la china sudorienta
marbordo por defendi kontrau alilanda invado. Ghi periferias 1366
metrojn, kaj la muro havas bazon 10 metrojn larghan. La chirkaumuro
havas po unu pordon en oriento, sudo kaj okcidento, kaj chiu pordo
havas duonsferan antaumuron ankau kun turo. Tio montras, ke chiu
pordego estas duobla. Menciinde estas, ke tiuj duonsferaj antaumuroj
shajne estas la plej miniatura duonsfera antaumuro, char la spaco
estas nur por dekkelke da homoj. La muroj aspektas kadukaj, kaj
herboj elrigardas el inter la shtonaj masonajhoj de la muro, sed
la strukturo de la citadelo estas perfekta, kio helpas al esploro
pri la antikva Granda Muro. Ambauflanke de la strato kun longo de
370 metroj kaj largho de 5.8 metroj staras domoj konstruitaj en
Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911). La lignaj pordoklapoj kaj
fenestroklapoj, la lignaj gravurohavaj litoj, la pli ol 40 antikvaj
putoj, la vestoj kun shtofaj butonoj en la mezo de la brusto.
chio portas antikvan guston.
La
citadelo Taozhu havas 12 fuortojn kaj 2 el ili estis konstruitaj
sub la gvido de Qi Jiguang por rezisti kontrau la japana invado.
Dank' al tiuj fortikajhoj Qi Jiguang multfoje venkis la invadantojn.
Poste li estis postenigita por defendo de la nordo. Li aplikis la
sperton en konstruado de la urbomuroj de Linhai al la plifortikigo
kaj plivastigo de la norda Granda Muro.Tiuj partoj de la Granda
Muro en Pekino, Tianjin, Shanxi k.a. lokoj, bone konservitaj ghis
nun, estis plibonigitaj kaj plifortikigitaj lau lia projekto. Pro
sia bezono en la rekonstruado de la norda Granda Muro, li venigis
el la sudo 3000 militistojn, ke ili laboru kiel laborchefoj, kontrolistoj
kaj teknikistoj. Kaj tiu parto de la Granda Muro en Pekino, kiun
oni vizitas, estis rekonstruita de Qi Jiguang. Oni povas diri, ke
la antikva muro de Linhai estas rudimento de la Granda Muro en Pekino
kaj aliaj lokoj.
La
alia grava kaj aparta rolo de la Granda Muro de Linhai estas, krom
rezisti kontrau malamikoj, estas ankau defendi kontrau rivershveligho.
Triono de la urbomuro estis konstruita lau Linjiang-rivero. Linhai
situas che la enfluejo de la rivero, kaj kiam la riverakvo interpushighas
kun tajdo, levighas la akvo kaj la urbo estas minacata de inundo.
Do la urbomuro ludas la rolon de digo. Konsiderante tion, la projektintoj
faris la antaumuron de la pordo ronda, por ke ghi povu rezisti kontrau
inundo. Tia strukturo estas unusola en Chinio. Tial, kiam oni malkonstruis
urbomurojn en la sudo de Chinio, sole la urbomuro de Linhai konservighis.
|