Unua-pagho>> Turismo >> Vidindaj lokoj

 

 

 

MATERIALOJ

a.
c.
d.
e.

 


La Granda Muro

    La Granda Muro estis la plej granda defenda konstruajho en la antikva Chinio, mirakla en la mondo. La konstruado de la Granda Muro komencighis en la periodoj de Printempo kaj Autuno kaj Militantaj Regnoj (770 a.K. -- 221 a.K.). Tiam la monarkoj en Chinio konstruis urbomurojn por defendi sian feudon. En 221 a.K. Ying Zheng aneksis la aliajn 6 regnojn kaj starigis en Chinio la unuan centralizitan shtaton kaj titolis sin Unua Imperiestro. Por defendi sian landon kontrau agreso de la nordaj nomadoj, oni konstruis la Grandan Muron, kiu komencighas de Liaoning-provinco en oriento kaj finighas en Lintao, Gansu-provinco, en okcidento kun totala longo de 5000 km. En la postaj dinastioj oni plurfoje plilongigis kaj plifortigis la muron, ke ghia totala longo superis 50 mil km. La ekzistantaj partoj de la Granda Muro estis konstruitaj chefe en Ming-dinastio (1368-1644).

    Kiel defenda konstruajho, la Granda Muro havas pasejojn, fuortojn kaj alarmajn signalturojn, kaj por garnizonoj oni kompletigis la muron per grenejoj kaj armilejoj, kaj che la muro estis kampoj kulturataj de la garnizonoj.

    En 1987 la Granda Muro de Chinio estis enskribita en la liston de mondaj kulturaj heredajhoj.