Ghi
estis konstruita en Tang-dinastio (618-907), che Linjiang-rivero.
En la templo pasloghis fama china bonzo Jianzhen che sia kvara vojagho
al Japanio. En la templo studis kaj inicighis fama japana bonzo
Mozumi, kreinto de Tiantai-sekto de la japana budhismo. Tial la
templo estas loko por la china-japana budhisma intershangho kaj
grava lulilo de tiu sekto. Julie de l998, kvarpersona delegacio
de Tiantai-sekto estrata de la ghenerala sekretario de la sekta
afero de Tiantai-sekto vizitis Linhai kaj alte taksis la lokon.
En la templo staras la Milbudha Pagodo kun 1036 budhaj statuoj sur
la facoj kaj en la nichoj. Ghi estas la unika konstruajho el Yuan-dinastio
(1206-1368), difinita kiel provinc-nivela protektenda historia restajho.
|