La
universitatoj estas destinitaj por kulturi talentulojn kaj fari
akademian esploradon, tamen kun la socia evoluo ili devas servi
ankau al la socio kaj chi-flanke ili ludas pli kaj pli gravan rolon.
En Chinio unu el iliaj taskoj estas shanghi la sciencajn fruktojn
en produktajn fortojn kaj industriigi novajn altteknologiojn. La
eksterlandaj cheestantoj opiniis, ke la universitatoj devas ne nur
kontentighi je servado al la socia disvolvigho nuntempa, sed ankau
antauvidi la longatempan bezonon de la socio en la estonteco.
La
rektoro de la Oksforda Universitato klare montris sian vidpunkton
en la parolado "La misio de la universitatoj en la 21-a jarcento
kaj ilia rolo". Li diris: "Estas malghusta vidpunkto,
ke la universitatoj estas shlosila forto por akceli la nacian ekonomion.
La troa postulo, ke la universitatoj faru esploradon nur por mallongatempaj
ekonomiaj profitoj, forpelos la sciencistojn plej kreivajn kaj fine
malutilos al la scienca esplorado."
Li
opiniis, ke shanghi la scienc-esplorajn fruktojn en produktajn fortojn
bezonas komunan partoprenon de la registaro, universitatoj kaj industri-komerca
rondo. Li postulis, ke la profesoroj de la Oksforda Universitato
servu al kompanio nur 30 tagojn chiujare por garantii la integrecon
de la instruado kaj scienca esplorado kaj preventi perdighon de
la profesoroj. Li diris: "Nia principo estas favora al la instruado
kaj scienca esplorado de la profesoroj."
Chinio
devas fari multon por krei unuarangajn universitatojn de la mondo
Popularigho
de supera edukado en la estonteco
|