Nun
la supera edukado de Chinio faras multon ne nur por krei unuarangajn
universitatojn, sed ankau por sia popularigho. En la lastaj jaroj
la supera edukado de Chinio senprecedence disvolvighis kaj en 2001
en Chinio estis 12.14 milionoj da studentoj, sed en 1998 nur 6.34
milionoj.
La
rektoro de la Bostona Universitato opiniis, ke oni devas konfesi
diferencon inter la diversaj superaj lernejoj kaj malsamecon de
iliaj financaj statoj. Tio ekzistas ne nur en Chinio, sed ankau
en aliaj landoj. Chinio devas kontentigi la bezonon de siaj grandnombraj
loghantoj je la supera edukado, tial ghi devas fari reguligon kaj
difini la taskojn de la malsamaj universitatoj. Ja ne chiuj universitatoj
prenas esploradon kiel sian chefan taskon kaj la superaj lernejoj
devas esti diversaj kaj plurrangaj.
La
alilandaj rektoroj opiniis, ke popularigho de la supera edukado
estos nepra por Chinio en la estonteco, kiam privata supera edukado
certe disvolvighos kaj la universitatoj ludos pli gravan rolon en
intelekta subteno al la esplorado pri shtataj politikoj.
Rilatoj
inter universitatoj kaj socio: servi al la realo kaj estonteco
Chinio
devas fari multon por krei unuarangajn universitatojn de la mondo
|