Chinaj universitatoj en la okuloj de rektoroj de eksterlandaj universitatoj

Chinio devas fari multon por krei unuarangajn universitatojn
de la mondo

de WA NA

    Kion la chinaj universitatoj devas fari por farighi unuarangaj en la mondo? La honora rektoro de la Harvarda Universitato, profesoro Lu Dengting, diris en sia prelego "Trajtoj de la unuarangaj universitatoj kaj faktoroj por sukcesaj gvidado kaj administrado", ke la unuarangaj universitatoj devas havi unuarangajn profesorojn, fakojn, fruktojn, studentojn kaj ekipajhojn kaj kompreneble ankau la plej elstarajn gvidadon kaj administradon.

    Nun pro bezono de la granda reformado Chinio volas krei unuarangajn universitatojn, kaj la granda shanghigho de la mondo metis ghin en grandan defion survoje krei unuarangajn universitatojn de la mondo.

    La rektoro de la Oksforda Universitato diris, ke la plej granda defio por krei unuarangajn universitatojn por Chinio estas sobra elekto kaj investo al ghusta kampo.

    La rektoro de la Bostona Universitato diris en sia prelego kun la temo "La pasinteco kaj estonteco de aziaj universitatoj kaj defio por Chinio en la 21-a jarcento", ke nun la unuarangaj universitatoj de la mondo atingis la hodiauan staton post disvolvigho en la longa tempo kaj nun la altnivela supera edukado farighis pli kaj pli multekosta kaj estas transformigho de la koncepto, ke la pago por supera lernejo shanghighas de publika investo al la individua, tial en la 21-a jarcento konstrui la unuarangajn universitatojn estos pli malfacile.

    La alilandaj rektoroj plejparte opiniis, ke tiaj universitatoj bezonas talentulojn kun elstara kreiveco, kiu originas nur de kreiva pensado, kaj universitatoj estas lokoj ampleksantaj chiajn fakojn, kie estas kulturataj memstara pensado, kapabloj, imagipovo, gvida kapablo kaj aliaj kvalitoj. Kun tiaj personoj la socia disvolvigho estos garantiata.

Rilatoj inter universitatoj kaj socio: servi al la realo kaj estonteco
Popularigho de supera edukado en la estonteco