Ekde
1984, kiam la china registaro sankciis, ke Yantai estu unu el la
unuaj shtat-nivelaj disvolvaj regionoj, pli kaj pli multe da alilokaj
kaj alilandaj entreprenistoj investis la lokon por fondi entreprenojn.
Ili vivas kaj laboras en Yantai kaj prenas ghin kiel sian duan hejmlokon.
Multaj el ili fiksloghighis tie kun sia tuta familio. Tie chinaj
infanoj vizitas lernejojn en la malproksimaj urbaj kvartaloj kaj
plejparte noktas tie, sed pro lingva baro infanoj de eksterlandanoj
ne povis viziti ordinarajn lernejojn. Por solvi tiun problemon la
urba registaro faris grandan penadon. Septembre de 2000 kunlabore
de la registaro de la disvolva distrikto kaj Hongkong-a lernejo
naskighis Yew Wah, la internacia eduka lernejo, kiu solvis la malfacilon
de alilandaj infanoj en ilia vizito de lernejoj.
Eduka
spirito de la lernejo
Edukado
pri homa kvalito
Instruado
de komuna lingvo
Rilata
artikolo:
Mia
impreso pri la disvolva distrikto de Yantai
|