"Ho, la piramido estis konstruita tiamaniere. Antaue mi opiniis,
ke ghin konstruis homoj de aliaj planedoj," diris elementlernejano
Song Yuanyuan post rigardo de filmo pri historio de la antikva Egiptio
en la Scienc-teknika Halo de Chinio.
Lau
statistiko, en Chinio nun estas 400 scienc-teknikaj haloj. La Nova
Ekspozicio de la China Scienc-Teknika Halo malfermighis en 2000
kaj de tiam ghin chiujare vizitas pli ol 2 milionoj da homoj, kies
plejparto estas gejunuloj. Samtempe kun tio la China Scienca Asocio
okazigas en chiu dua jaro post 1982 konkurson pri scienc-teknikaj
inventajhoj de gejunuloj. Krom tio somera kampado, vintra kampado,
ekspedicio, Olimpikaj konkursoj kaj aliaj aktivadoj ludis grandan
rolon por levi la sciencan kvaliton de la chinaj gejunuloj.
En 2001 Chinio difinis, ke la tria semajno de majo chiujare estu
scienc-teknika semajno. Kaj en tiu semajno en la tuta lando okazas
diversaj scienc-popularigaj aktivadoj. Ankau en internaciaj tagoj,
kiaj media tago, higiena tago kaj homa tago, oni faras eksponadon
kaj kurson.
Chinio havas pli ol 400 scienc-popularigajn periodajhojn, kiaj "Scienc-fikcia
Mondo", "Komputilaj Fanatikuloj" kaj "Aer-navigaciaj
Scioj", chiu el ili havas almenau centojn da miloj da legantoj.
Chiujare eldonighas pli ol 6 mil scienc-popularigaj libroj. En la
lastaj jaroj aperis multaj scienc-popularigaj retstacioj, organizitaj
de la Scienca Asocio de Chinio, China Akademio de Sciencoj k.a.
Ekde
la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento en urbaj loghkvartaloj de
Chinio estas farata aktivado "Vivu sciencan vivon kaj konstruu
civilizitan loghkvartalon". Oni fondis multe da scienc-popularigaj
galerioj. En la china kamparo oni faris la aktivadojn "Sciencajn
sciojn al la china kamparo" kaj "Kamiono populariganta
sciencajn sciojn" jam multajn jarojn. Diversaj asocioj, stacioj,
lernejoj, destinitaj por popularigi agrikulturajn sciojn, trovighas
tra la tuta Chinio. Naskighis ankau iuj scienc-popularigaj modeloj.
Statistiko montras, ke en la pasintaj 20 jaroj proksimume 500 milionoj
da homfojoj estis trejnitaj per agrikulturaj teknikaj scioj, kio
ludas gravan rolon por la modernigo de la china agrikulturo.
Estas
levinda la scienca kvalito de la china publiko
Registara
gvido kaj legha administrado
|