En 2002 la 28-a sesio de la Konstanta Komitato de la 9-a Tutlanda
Popola Kongreso aprobis "Leghon de la China Popola Respubliko
pri Scienca Popularigo", kiu havas kompetentan klarigon kaj
difinon pri la enhavo, objekto, metodoj, financaj rimedoj kaj organiza
formo de la scienca popularigo. Ghi havas gravan signifon por intensigi
la scienc-popularigan laboron, levi la scienc-kulturan kvaliton
de la china popolo kaj disvolvi la strategion pri landoprosperigo
per sciencoj kaj edukado.
Samtempe
kun tio nun estas praktikata la scienc-populariga plano "Scienca
kvalito de la tuta china popolo" lanchita de la China Scienca
Asocio. Ghia celo estas, ke en 2049, che la centjarigho de la China
Popola Respubliko, chiuj pli-ol-18-jaraj chinaj civitanoj atingu
la sciencan kvaliton posedindan por abiturientoj. Tio ja estas peniga
tasko por Chinio, kiu nun havas ankorau multajn analfabetojn.
La nomita plano havas 8 branchojn, kiuj rilatas malsamajn kategoriojn
de la homoj, kiaj shtatoficistoj, gejunuloj, entreprenaj oficistoj
kaj urbaj loghantoj. Ghia realigho profunde influos la socian ekonomion
de Chinio en la estonteco.
Scienca
popularigo en la popola vivo
Estas
levinda la scienca kvalito de la china publiko
|