Internacie oni opinias, ke la scienca kvalito koncernas fundamentan
komprenon pri tri partoj, t.e. sciencaj scioj (terminaro kaj koncepto),
proceso de la scienca esplorado kaj socia influo de la sciencoj
kaj tekniko. Tio ludas gravan rolon por la soci-ekonomia disvolvigho.
Fakuloj opinias, ke hodiau al multe da chinaj civitanoj mankas fundamentaj
sciencaj spirito, ideo kaj pensmaniero, mankas al ili ankau la kapablo
solvi problemojn per sciencaj metodoj kaj distingi nesciencajn kaj
pseudosciencajn teoriojn disde la sciencaj. Enketo en majo de 2002
montris, ke la scienca kvalito de nur 6.6% de la pekinaj loghantoj
atingis la norman nivelon, iom malpli altan ol tiu de usonanoj en
1990.
S-ro Cui, oficisto de la Scienca Asocio de Chinio, diris, ke la
scienca kvalito de la china publiko ne povas levighi samtakte kun
la ekonomia disvolvigho. En ekonomie evoluintaj lokoj iuj elspezis
multe por kulti dion kaj budhon kaj konstrui tombon kaj templon
kaj aliaj kvankam posedas sciencajn sciojn kaj fakan nivelon, tamen
mankas al ili scienca mondkoncepto. Li diris, ke por solvi chiujn
tiujn problemojn oni devas energie fari scienc-popularigan propagandon,
por ke la publiko havu sciencan koncepton.
Scienca
popularigo en la popola vivo
Registara
gvido kaj legha administrado
|