Pri tibetaj popolkantoj

Ritma stilo

de WA NA

     En la unuaj jaroj de la 17-a jarcento tibeta dramisto rekompilis scenaron de tibeta dramo "Regho de la Legho Nuosang". En la dramo li citis multajn ritmajn poemojn, kiuj estis multe diferencaj de Lu-stilaj popolkantoj en formo, silabo kaj nombro de versoj.

     Trovighas multaj specoj de ritmaj popolkantoj, kaj la stiloj de ritmaj poemoj de diversaj lokoj de Tibeto estas malsamaj. Kaj tibetanoj parolantaj en malsamaj dialektoj donis malsamajn nomojn al la tibetaj popolkantoj.

    Ritmaj popolkantoj naskighis post la Lu-stilaj, kaj lau analizo pri la strukturo kaj formo, ritmaj popolkantoj estas derivajhoj de la Lu-stilaj.

    Kune kun disvolvigho de la historio, la popolkantoj cirkulas pli kaj pli vaste kaj perfektighas tago post tago, ilia lingvajho pli kaj pli rafinita kaj ilia ritma takto pli kaj pli klarighis, kaj ili estas pli facile memoreblaj kaj kanteblaj. Tio estas konsekvenco de senchesa disvolvigho kaj progreso de Lu-stilaj kaj ritmaj popolkantoj de Tibeto.

Lu-stilo
Lu-stila poezio
Amkantoj
Enhavoj kaj penso
Arta metodo