Pri tibetaj popolkantoj

Amkantoj

de WA NA

     Amkantoj konsistigas grandan parton de la tibetaj popolkantoj. Post cirkulado en 200-300 jaroj la kantoj trovis pli kaj pli vastan shaton de la amasoj kaj farighis nedisigebla parto de la popolkantoj. Nun oni kolektis 64 amkantojn. Ilia formo estas neniom diferenca de tiu de la ritmaj popolkantoj.

    La amkantoj temas pri amo de gejunuloj kaj ilia strebado al la edzeca libereco kaj emancipo de personeco. Tragedio pro amo kaj batalo por libereco de amo okazis ne nur che ordinaruloj, sed ankau che membroj de reganta klaso. Amkanto de la 6-a Dalai-lamao en la fino de la 10-a jarcento rakontas tragedion pro amo.

    Vasta cirkulado de amkantoj certagrade antauenpushis la prosperon kaj disvolvighon de ritmaj popolkantoj. Tio estas notinda en la poezia historio de Tibeto.

Lu-stilo
Lu-stila poezio
Ritma stilo
Enhavoj kaj penso
Arta metodo