Pri tibetaj popolkantoj

Enhavoj kaj penso

de WA NA

     Popolkantoj portas la simplecon, honestecon kaj naturecon de la laboranta popolo. En la tibetaj popolkantoj oni povas audi sinceran vochon de la tibeta popolo, kompreni ghian sintenon al la politiko, ekonomio kaj milito kaj koni la vivmanieron, morojn, dezirojn kaj esperojn de la tibeta popolo.

    Sub la regado kaj subpremo de la servuta reghimo kaj la religia privilegio, la peza servuto kaj nenombreblaj impostoj katenis la popolon dum longa tempo. Kruela feudisma servuta sistemo vekis malamon kaj oponon de la servutuloj. Ilia indigno nature farighis akra sarkasmo kaj forta akuzo, kaj popolkantoj farighis instrumento por esprimi la ideon de la tibeta popolo.

    En la tibetaj popolkantoj enkorpighis opono de la tibeta popolamaso. En la malluma socio popolkantoj tenis en si ghermojn de opono.

    Krom montri malamon kaj oponon kontrau la malluma socio, multaj el la popolkantoj ankau esprimas aspiron al la nova vivo kaj prikantas la amindan hejmlokon.

     En 1951 Tibeto estis pace liberigita. Shanghigho de la epoko kreis novajn popolkantojn spegulantajn Tibeton en nova epoko.

Lu-stilo
Lu-stila poezio
Ritma stilo
Amkantoj
Arta metodo