Rakonto pri la pentrajho
"Nokta Bankedo de Han Xizai"

de WA NA

    La fama chinstila pentrajho "Nokta Bankedo de Han Xizai" farita antau pli ol 1000 jaroj spertis multajn dangherojn kaj nun estas konservata en la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino.

    La pentrajho "Nokta Bankedo de Han Xizai" fidele notis scenon de la vivo de nobeloj de Chinio antau pli ol 1000 jaroj. Ghi estis farita de eminenta kortega pentristo Gu Hongzhong, fidata de la imperiestro. Li fidele esprimis la humoron kaj penson de la chefaj personoj en la pentrajho.

    Nokta bankedo de antikvaj nobeloj de Chinio estis iom simila al la nobela salono en Europo. Gu Hongzhong pentris la bankedon donitan de Han Xizai al liaj malnovaj amikoj.

     Sed la pentrajho portis katastrofon al Han Xizai, la chefa persono en la pentrajho.

Kiu estis Han Xizai?
Pri la pentrajho
Kvin scenoj de la nokta bankedo
La pentrajho poste...