Tian
lernis pentri florojn kaj birdojn, kio strikte rilatis kun lia vivmedio.
Lia hejmo trovighas en la pitoreska Vilagho Salikaj Ondoj proksime
de la mondfama ghardeno Somera Palaco de Pekino. La de li pentritaj
verdaj pinoj, rughaj folioj, lagetoj plenaj de lotusoj kaj salikoj
che la bordo, birdoj, abeloj kaj papilioj ofte vidighas tie.
Jam
en la juna agho li debutis en la pentrista rondo. En la 40-aj jaroj
de la pasinta jarcento li dischiplighis de la fama chin-stila pentristo
Zhang Daqian kaj heredis la esencon de ties pikturo. La pentrajhoj
de Tian pri birdoj kaj floroj nun pendas en grandaj haloj kaj hoteloj.
Li multe kontribuis por revigligi la pimpajn delikat-liniajn pentrajhojn
pri floroj kaj birdoj. Li malkovris kaj posedis la eminentan pikturon
de la dinastioj Song kajYuan (960-1368), kiu perdighis jam antau
300 jaroj. Li konigis tiun pikturon al la pentrista rondo kaj dank'
al lia penado la pimpaj delikat-liniaj pentrajhoj denove aperis
en la mondo.
Pentristo
Liu Boshu
Qiu
Wensheng, pentristo de peonioj
|