Luoyang
estas urbo de peonioj. Qiu elvolvis sian genion pri pentrado ankau
en tiu urbo.
En
la agho de 6 jaroj Qiu eklernis pentradon. Pli kreskinte, li posedis
la arton ne nur de la chin-stilaj pentrajhoj, sed ankau de la okcidentaj.
Fiksloghighinte en Luoyang, antikva urbo en Henan-provinco, li profunde
ekamis peoniojn.
Li
ofte promenas en la ghardeno de peonioj. Tie li atente rigardas
kaj zorge esploras kreskon de la floroj. Li bone konas la la printempajn
florojn de peonioj, iliaj somerajn foliojn, autunajn tigojn kaj
vintrajn ghermojn.
En
la kreado de pentrajhoj li neniom sin katenas je la antikva pikturo,
sed lerte uzas la manovron pri briligo, malheligo, trapenetro kaj
kolorigo de la okcidenta pikturo. Li pentras chiam libere. Liaj
verkoj ofte odoras antikvece: la blankaj kaj nigraj, sekaj kaj humidaj,
densaj kaj delikataj strioj klare vidighas.
Li
donas grandan atenton al la spirito montrita de la aspekto kaj koloroj
de la floroj. La de li pentritaj peonioj aspektas charme, delikate
kaj pompe.
Pentristo
Liu Boshu
Tian
Shiguang kaj liaj pentrajhoj de floroj kaj birdoj
|